Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergei-Prokudin-Gorski-Larg.jpg
Kolorfotografio sen preciza dato inter 1905 kaj 1915 de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij

Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij (ruse Сергей Михайлович Прокудин-Горский; 31-an de aŭgusto 1863 en Murom (regiono Vladimir, Rusio) - 27-an de septembro 1944 en Parizo) estis rusa pioniro de la kolora fotografio.

Biografio kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Prokudin-Gorskij studis kemion ĉe konataj kemiprofesoroj de Sankt-Peterburgo, Berlino kaj Parizo. Liaj propraj esploroj rezultis patentojn pri produktado de koloraj fotoj kaj pri projekciado de moviĝantaj koloraj bildoj. Li komencis en 1905 - helpe de siaj inventaĵoj - dokumenti sisteme la tutan rusan imperion en koloraj fotoj. Li volis uzi la kolorajn fotojn por edukado de la infanoj, pri historio, nuntempo kaj estono de la Rusa imperio.

Ĉe lia evoluigita proceso okazis tri fotadoj rapide unu post la alia per diversaj kolorfiltriloj (ruĝa, verda kaj blua) sur tri monokromajn fotoplatojn. Per projekciado de ĉiuj tri platoj - kaj per uzo de konvena lumo al la kolorfiltrilo - estiĝis la kolora bildo de la fotografiita originalo. Oni ne povis do la tiel estiĝintajn bildojn surpaperigi tiutempe.

Lian laboron helpis la imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio per vagono provizita per malhela ĉambro kaj du permesiloj por eniri ĉiujn fermitajn areojn. Prokudin-Gorskij komencis en 1909 per la fotografia laboro, kiun li finis en 1915. Post la oktobra revolucio, li fuĝis en 1918 tra Norvegio kaj Anglio al Francio, kie li setlis en Parizo kaj mortis tie en 1944. Liaj fotografiojn akiris en 1948 la Kongresa Libraro de Usono.

La fotografiaĵoj de Prokudin-Gorskij estas tre gravaj atestantoj de la Rusia Imperio antaŭ la unua mondmilito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Prokudin-Gorski, Sergei Michailowitsch; Allshouse, Robert H. (Hrsg.): Photographs for the Tsar: The Pioneering Color Photography of Sergei Mikhailovich Prokudin-Gorskii Commissioned by Tsar Nicholas II, Doubleday, 1980, ISBN 0-385-27158-1

Eksetra ligilo[redakti | redakti fonton]

La kompleta laboro de Prokudin-Gorskij sur paĝoj de Library of Congress (angle)