Sergej Paraĝanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sergej PARAĜANOV (armene: Սարգիս Հովսեպի Պարաջանյան, transkribo: Sargis Hovsepi Parajanyan, ruse: Сергей Иосифович Параджанов (naskiĝis la 9-an de januaro 1924 en Tiflis, mortis la 21-an de julio 1990 en Erevan) estis sovetia filmreĝisoro armendevena, konsiderata unu el la plej eminentaj kreintoj de kino en la 20-a jarcento. Multflanka artisto kaj disidento, multe da jaroj malliberigita pro laŭtigo de siaj konvinkoj kaj artisma memstareco.

Juneco kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Lia patro Josif Sarkisowiĉ Paraĝanov estis vendisto de antikvaĵoj, la patrino Serafima Davidovna Beĵanova ankaŭ devenis de armena komerca familio. Post transpreno de regopovo fare de bolŝevikoj la patro estis malliberigata, kaj la familio vivis ege mizere. En la jaroj 1932-1942 Sergej Paraĝanov frekventis rusan mezlernejon en Tbiliso; ekde 1941 ĝis 1943 laboris en fabriko. En 1942 ekstudis en Instituto de Fervoja Transporto, kaj de 1943 ĝis 1945 studis en tbilisa konservatorio ludon pri violono kaj kantadon. Li ankaŭ lernis danci en koreografia lernejo ĉe Teatro de Opero. Tiutempe kun artistoj koncertis en militaj malsanulejoj kaj domoj por invalidoj pli ol 500-foje.

En 1945 li komencis studi en reĝisora fakultato de moskva Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio. En 1947 pretekste de samseksemo kaj spekulado enprizonigita en Tbilisi, nur post sep monatoj revenis en la altlernejon. Li lernis i.a. ĉe Igor Savĉenko kaj Oleksandr Dovĵenko. Kiel asistanto de reĝisoro laboris kun Savĉenko en filmoj Tria sturmo kaj Taras Ŝevĉenko. Kiel studento edziniĝis al tatarino Nikjar Abdulĥak Serajeva, murdita de nekonataj farintoj tuj post la nupto, la 13-an de februaro 1951, pro nupto kun la "nekredanto". Lia dua edzino estis ukrainino Svetlana Ŝcerbatiuk. Li diplomiĝis en Kieva Produktejo de Fabelaj Filmoj en 1952, kie rivevis labordevon. Tio estis Moldava fabelo bazita sur prozo de la verkisto Emil Bucov.

Artisma kariero[redakti | redakti fonton]

La unuan etapon de sia kreado de socrealismaj filmoj finas en 1962 per Floreto sur ŝtono, rakontanta pri komsomolanoj. Decida momento montriĝis Tini zabutiĥ predkiv (Ombroj de la forgesitaj antaŭuloj) el 1964, ĉefverko laŭ adaptita rakonto de Miĥajlo Kocjubinskij, realigita en centa naskiĝdatreveno de la verkisto, riĉe interplektita de huculaj kredoj kaj legendoj. La premiero okazis la 4-an de septembro 1965 en Kievo, samtempe kun arestado de junaj intelektuloj en Lvivo kaj Kievo. Montro de la filmo pro paroloj de i.a. Wjaĉeslav Ĉornovil kaj Vasil Stus iĝis politika manifestacio. Tiu ĉi evento ĵetis malfavoran lumon al Paraĝanov en la sovetaj regopovoj. La filmo akiris 28 premiojn en internaciaj filmaj festivaloj kaj gajnis la mondan famon por ties aŭtoro, kio plifortigis suspektemon de la regopovoj kontraŭ la reĝisoro.

Krom unu laŭvicaj scenaroj verkataj en la 60-aj jaroj kaj komence de la 70-aj ne povis realiĝi. Forĵetita en 1969 projekto de scenaro Dormanta palaco surbaxe de Baĥĉisaraja fontano de Aleksandr Puŝkin rakontis pri i.a. historio de krimeaj tataroj, kio estis tabuo en Sovetunio. En 1971 Paraĝanov proponas projekton surbaze de Demono de Miĥail Lermontov. Ĝi ankaŭ estas forĵetita verŝajne nur pro personeco de la aŭtoro. La 17-an de decembro 1973 la reĝisoro estis arestita kun riproĉo de samseksemo kaj spekulado. Oni kondamnis lin al 5 jaroj de restado en socia reedukejo kun severa sistemo. Oni supozas, ke fakta kaŭzo de lia enprizonigo estis raporto de Jurij Andropov pri lia vojaĝo al Minsko decembre 1971, kie lekciis dum la aŭtora versio de Koloroj de granato. Malgraŭ protestoj de sovetiaj kaj okcidentaj reprezentantoj de la kulturo – filmistoj, verkistoj, studentoj, sciencistoj, internaciaj organizaĵoj kaj la publika opinio - nur post kvar jaroj li ricevis liberecon. La loĝejon de Paraĝanov en Kievo oni konfiskis, la reĝisoro ricevis malpermeson loĝi en Kievo, Moskvo, Peterburgo kaj Erevano. Li do revenis al familia hejmo en Tbilisi, de kie ne povis veturi pro hejma aresto. Malgraŭ tio multe laboris.

Nur en 1984 oni mildigis la reprezaliojn kontraŭ la artisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]