Sergej Rublov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sergej Grigorjeviĉ RUBLOV (ukraine Сергій Григоревич Рубльов; ruse Сергей Григорьевич Рублёв) (naskiĝis la 14-an de januaro 1901 en Odeso; mortis la 8-an de julio 1979 en Odeso) estis rusa inĝeniero, kemiisto en farbo-industrio (pigmentoj por ole-farboj) kaj esperantisto dum sesdek jaroj.

Sergej Rublov studis en Odesa universitato, post reorganizo studis en Odesa kemia instituto, kaj post denova reorganizo studis en Odesa politeknika instituto, kian sukcese finis en 1924. Post studado li restis en la instituto, kie li instruis. En 1929 Sergej Rublov dungiĝis al Odesa farba uzino.

Movada agado[redakti | redakti fonton]

Rublov estis Esperantisto de 1919. En 1921-1929 li estis unu el la gvidantoj de la Esperanto-movado en Odeso. En 1925 li elektiĝis al la Centra Komitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU), samjare al la Lingva Komisiono de SEU, en 1929 al la internacia Lingva Komitato.

Analizo de Esperantaj radikoj[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefa scienc-esplora laboro pri Esperanto estas kvanta kaj kvalita analizo de Esperantaj radikoj. La kvanta analizo estas farita en 1926-1927 per grupo da esperantistoj, sub lia gvidado, kaj la rezulto publikigita en la almanako „Kvardek Jaroj“, 1927. La kvanta analizo donis bazon por verkado de la lernolibro „Esperanto-Rondeto“ (1928), aperinta en la rusa (eldonkvanto 90 miloj) kaj tradukita al la ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj, entute en 15 eldonoj. De 1931 li preparas grandan Strukturan Vortaron de Esperanto, kiu resumas la kvalitan analizon de Esperantaj radikoj.

Tradukoj kaj literaturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Liaj tradukoj La kemio de l'universo (1925) kaj 'La vojo al scienco de estonto (l928), ambaŭ de A. Fersman, aperis ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiel ankaŭ la sciencfikcia romano de A. Bogdanov Ruĝa stelo (1929), kies kolektivan tradukon redaktis Rublov kaj Nikolao Nekrasov. Manuskripte li postlasis ampleksajn leksikografiajn laborojn kaj multajn poeziajn tradukojn el la rusa, el kiuj eldoniĝis Elektitaj fabloj de I. A. Krilov.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-Zirkel: praktisches Hilfsmittel für Gruppenunterricht
  • Gurtok Esperanto: praktiĉnij pidruĉnik dlja grupoviĥ zajnjat (1931)
  • Kruĵok Esperanto: praktiĉeskoe posobie dlja gruppovyĥ zanjatij
  • Proletarski kurs po Esperanto: praktiĉesko rêkovodstvo za izuĉavane meĵdunarodnija ezik Esperanto
  • Provo de kvanta elementanalizo en la lingvo Esperanto (En: Kvardek jaroj: kolekto da originalaj verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de Esperanto)
  • Multaj artikoloj en revuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]