Sergej Sazonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergei Dmitrijewitsch Sasonow.jpg

Sergej Dmitrieviĉ Sazonov (ruse: Сергей Дмитриевич Сазонов; 10-an de aŭgusto 1860, gubernio de Rjazanj, Rusio - 25-an de decembro, 1927, Nizza, Francio) estis politikisto kaj diplomato, ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio inter 1910 kaj 1916. Pjotr Stolipin (ĉefministro de Rusio de 1906 ĝis 1911) estis lia bopatro kaj apoganto de lia kariero.

Sazonov eklaboris en la eksterafera ministerio en 1883. Li servis en la ambasadejoj (1904-1909) de Rusio en Londono, Vaŝintono, Vatikano. Poste li iĝis vic-ministro pri eksteraj aferoj (majo de 1909) kaj en oktobro eĉ ministro.

Lia politiko estis la fortigo de la alianco al Francio kaj Britio, samtempe volis mildigi la konfliktojn kun Germanio (novembro de 1910), apogis la balkanan status quo. Liaj kunlaborantoj kaj la agentoj sur la Balkano agadis do por fondo de la Balkana Ligo, kiu entenis Serbion, Bulgarion, Grekion kaj Montenegron. La Ligon apogis originale Rusio por balancigi la forton de Aŭstrio-Hungario, sed la Ligo turniĝis kontraŭ la Osmana Imperio. Tiel Sazonov estis trudita apogi la ligon kaj tiel malbonigi la rilaton al la turkoj.

Kiam la Aŭstra-hungara monarĥio sendis ultimaton al la serboj (julio 1914), Sazonov klare deklaris ke ne toleras neniigon de Serbio. Je premo de la militista gvidantaro premis Nikolaon la 2-a por ordoni tutan mobilizon de la armeo (30-a de julio). Tio estis kaŭzo de la militdeklaro de Germanio kontraŭ Rusio.

En komenca periodo de la unua mondmilito, Sazonov celis difinojn de la militaj celoj de Rusio. Post kiam Turkio deklaris militon en novembro de 1914, li akiris apogon de la du aliaj aliancanoj por anekto de Dardaneloj, Konstantinapolo kaj ties ĉirkaŭo.

Lin forigis la caro la 5-an de aŭgusto 1916, ĉar Sazonov volis trudi la caron por doni aŭtonomion al Pollando.

Antaŭ la 1917-a februara burĝa revolucio, oni nomumis lin al ambasadoro en Londono (12-an de januaro), sed la provizora registaro retiris la komision en majo de 1917. Tiam li veturis al Parizo, kie li iĝis - post la oktobra revolucio - eksterafera ministro de la kontraŭbolŝevika registaro de Aleksandr Kolĉak.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]