Sergej Stolarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stolarov rolas Martinov en filmo „Cirko“

Sergej Dmitrijeviĉ Stolarov (ruse Сергей Дмитриевич Столяров) estas fama rusa aktoro kaj reĝisoro.

Li naskiĝis la 1-an de novembro 1911 en vilaĝo Bezzubovo, Tula provinco, Rusio, kvankam la ekzakta dato ne estas konata, pro foresto de la perdita akto pri naskiĝo.

Lia patro estis forstisto kaj la familion konsistigis kvin infanoj. Li pereis komence de la Unua mondmilito.

Dum malfacilaj jaroj de la Civila milito en Rusio Sergio malsaniĝis je tifo kaj post resaniĝo li trafis la infanan hospicon. En ĝi edukatoj organizis la draman rondeton, kiun kun plezuro partoprenis Sergio. Tiam aperis lia dumviva amo al teatro.

Poste li translokiĝis al Moskvo, kie li lernis en la Unua Metia lernejo. En ĝi li akiris du profesiojn: seruristo kaj maŝinisto. Li komensis labori en moskva fervoja depoto kaj samtempe lerni en la teatra studio, kiun gvidis profesoro Aleksio Dikij.

En 1931 li diplomiĝis en "Proletkult"a universitato kiel aktoro kaj ekde 1932 li laboris en fama Moskva Arta Akademia Teatro (ruse Московский Художественный Академический ТеатрМХАТ).

En 1935 komenciĝis kinokariero de Stolarov, kiam li ludis rolon de aviadisto Vladimiro en la filmo "Aerograd". Ĝin spektis la fama reĝisoro Aleksandrov, kiu invitis la aktoron por rolo de Ivano Martinov en la filmo "Cirko" (Цирк).

monumento "Laboristo kaj Kolĥozanino" sur poŝtmarko de USSR

Post apero de "Cirko" la protagonisto iĝis reala favorato de tiama junularo kaj la tuta sovetia popolo. Krome la eksteran aspekton de Sergio Stolarov prenis kiel modelo la fama skulptistino Vera Muĥina por sia komponaĵo "Laboristo kaj Kolĥozanino". Ĝi gajnis la ĉefan premion en Pariza Tutmonda Ekspozicio en 1937.

Kanto "Mia Patrujo estas larĝa" (ruse Широка страна моя родная), kiun kantis en la filmo "Cirko" Sergio Stolarov, iĝis la dua himno de Sovetunio.

En 1934 li edziĝis al Olga Konstantinova, kiu ankaŭ ŝatis teatron. En 1937 naskiĝis ilia filo Kirilo.

Dum la malfacilaj jaroj de la Dua mondmilito la familio translokiĝis al urbo Alma-Atao Kazaĥio, kie laboris multaj teatraj trupoj evakuitaj el Moskvo.

Tie li aperigis sian unuan teatraĵon "Atendu min" (ruse Жди меня), laŭ scenaro de Konstantino Simonov, kiu multe sukcesis.

Filmo de Ptuŝko "Sadko" (ruse Садко), en kiu ĉefrolis Sergio Stolarov, faris realan invadon en la mondan kinomatografon kaj akiris multajn premiojn, inkluzive premion de Venecia (Italio) festivalo "La arĝenta leono".

Lia alia filmo "La sekreto de du oceanoj" estis plej ofte spektita kaj ĝis nun ŝatata.

Samtempe Sergio Stolarov rolis en la filmo "Ilja Muromec" (ruse Илья Муромец) kiel Aloŝa Popoviĉ. La ĉefan rolon de la granda rusa prodo — Ilja Muromec ludis favorato de publiko — Boris Andrejev.

Fine de 1960-jaroj Sergej Stolarov konsentigis sian teatraĵon "Kiam disiĝas nebulo" (ruse Когда расходится туман) kaj preparis ĝian enscenigon. Tamen pro netolerebla doloro, kiun rezultigis limfosarkomo, li trafis en malsanulejon.

La 9-an de decembro 1969 Sergej Dmitrijeviĉ Stolarov forpasis. Lian korpon oni entombigis en moskva Vaganjkovo tombejo.