Sergej Vitte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreto de Repin pri Vitte

Grafo Sergej Juljeviĉ Vitte (Сергей Юльевич Витте) (n. 29-an de junio, 1849 Tifliso, Kartvelio, tiama Rusa Imperio - m. 13-an de marto, 1915 Petrogrado) estis influhava rusa politikisto, financa ministro de 1892-1903, poste en 1905–06 unua laŭkonstitucia ĉefministro de Rusio, kiu volis efektivigi okcident-tipan modernigon de Rusio per arbitraj metodoj.

Li naskiĝis en nederland-devena falilio, lia patro direktis la agrikulturan sekcion de la kaŭkaza guberniestra ofico. Vitte studis matematikon en la Universitato de Novorossijsk, poste iĝis oficisto ĉe la fervojo. Li respondecis dum la rusa-turka milito (1877–78) pri trajnoj provizantaj la fronton. Li kiel gvidanto foriĝis de la ĝistiama burokrata pensmaniero: li dungis minoritatojn kaj eĉ judojn, en la laboro uzis statistikajn metodojn por plibonigi financan staton de la fervojo.

Vitte laboris ekde 1889 en la fervoja sekcio de la financa ministerio kaj li estis nomumita en februaro de 1892 al trafika ministro, en aŭgusto jam al financa ministro. En lia unua buĝeto (1893), li celis instigon de la entreprenoj tiel ekonomian evoluon de la Rusa Imperio. Li traorganizis la Ŝtatan Bankon kaj donis kapitalfontojn al la industrio, ŝipteruraj entreprenoj, establigo de ŝipadaj kaj inĝenieradaj altlernejoj; ŝparkasoj. Li reformis la leĝojn pri la firmaoj kaj igis konvertebla la rublon. Li akiris grandsumajn kreditojn por financado de la rusa industrio.

Li instigis komencon de konstruado de la transsiberia fervojo. Tio ekis en 1891 kaj celis ne nur evoluigon de la foraj regionoj sed formi ponton inter Okcident-Eŭropo kaj orienta Azio. Tio funkciis ĝis la jarcent-turniĝo, kiam pro la internaciaj malcertaĵoj (bura, hispana-usona milito, boksera ribelo) malpliiĝis la enfluo de kreditoj kaj la kapitalo.

Li estis abdikita en aŭgusto de 1903 pro premo de la grandbienuloj, nefido de Nikolao la 2-a. Tiam li ricevis la ceremonian postenon kiel prezidanto de la Ministrara Komisiono.

Li ĉiam protestis kontraŭ la orient-azia koloniigo, sed oni nomumis lin en julio de 1905 plenpova komisiito de Rusio por la pactraktadoj kun Japanio. Li sukcese akiris avantaĝajn kondiĉojn kaj pro tio li ricevis la rangon grafo.

Kvankam li ne ŝatis la konstituciecon, li instigis Nikolaon la 2-an eldoni la t.n. oktobran manifeston (aŭtuno de 1905) kaj en tio mencii enkondukon de la burĝaj liberecaj rajtoj. La caro Nikolao nomumis lin la 1-an de novembro al ĉefministro. La registaro cedis en kelkaj temoj (elekta leĝo), sed samtempe perforte finigis la soldatajn ribelojn kaj agadojn de la petrograda laborsoveto. Pro la perdo de la milito kontraŭ japanio, la lando staris antaŭ financa kolapso, sed Vitte en 1906 interkonsentis pri stabiliga kredito.

Spite al ĉio, li perdis fidon de la caro kaj demisiis la 29-an de aprilo 1906. Poste li ne plu efikis je la rusa politiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sergej Juljeviĉ Vitte: The Memoirs of Count Witte (angle), eldonita de Sidney Harcave, 1990