Sergey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergey
Blazono de Sergey
Blazono de Sergey
Blazono de Sergey
Sergey
Sergey
Sergey
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 3″ N 6° 30′ 0″ O / 46.75083 °N, 6.50000 °O / 46.75083; 6.50000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 3″ N 6° 30′ 0″ O / 46.75083 °N, 6.50000 °O / 46.75083; 6.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 143
Areo 1,46 km²
Alteco 612 m super marnivelo
Poŝtkodo 1355
Komunumkodo 5762
Mapo de Sergey
Mapo de Sergey
Situa mapo de Sergey
vdr

Sergey estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sergey situas inter la suda ĵurasa tavolo kaj la Orbe-Ebenaĵo sude de la Ĵurasa Montaro proksimume 11 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sergey kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,46 km², de kiuj 16,3% estas kovritaj de arbaro, 69,4% servas por agrikulturo kaj 14,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sergey limas en nordo al Rances, en oriento al Valeyres-sous-Rances, en sudsudoriento al Montcherand, en sudo al Les Clées, kaj en okcidento al L'Abergement.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sergey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo de L'Abergement al Montcherand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas sude de la komunumo, troviĝas 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo en Valeyres-sous-Rances. Pere de la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vallorbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sergey datiĝas el la jaro 1321 kiel Sergeys. Sur la komunumo estis trovita tombomonteto el la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj, kiuj supozeble apartenis al romia vojo. Dum mezepoko Sergey apartenis al la Senjorujo Les Clées. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Sergey apartenis al la Subvoktejo Les Clées de la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]