Sergio Aksakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
rusa verkisto Sergio Aksakov

Sergej Timofejeviĉ AKSAKOV (ruse Cерге́й Тимофе́евич Акса́ков) naskiĝis la 1-an de oktobro 1791 en urbo Ufa (nun ĉefurbo de rusia respubliko Baŝkirio), mortis la 12-an de majo 1859 en Moskvo. Li estis eminenta rusa verkisto. Li mem kaj liaj gefiloj (precipe filoj Ivano kaj Konstanteno kaj filino Vera) famiĝis en Rusio kaj en la tuta mondo kiel akraj adeptoj de panslavismo.

Lia patro Timoteo Stepanoviĉ Aksakov estis nobelo kaj servis kiel prokuroro en la kortumo de la gubernio. Lia patrino nomiĝis Maria Nikolajevna.

Juna Sergio lernis en prestiĝa gimnazio de urbo Kazano. En 1805 li eltenis la enirekzamenon de ĵus ekfunkciinta kazana universitato. Tie aperis pasio de Aksakov al teatro kaj li volonte partoprenis studentajn spektaklojn. Tiam li komencis versi.

En 1807 li lasis la universitaton kaj forveturis al Sankt Peterburgo. Tie li servis kiel tradukisto en komisiono pri la novaj leĝoj. En la ĉefurbo de Rusio li preferis frekventi kelkajn literaturajn kaj teatrajn salonojn.

En 1816 Sergio Aksakov edziĝis al Olga Stepanovna Zaplatina kaj forveturis en sian bienon Novo-Aksakovo situantan proksime de urbo Ufa. La feliĉaj geedzoj havis poste dek gefilojn.

Abramcevo pentris Ilja Repin

En 1826 la familio translokiĝis al Moskvo, kie Aksakov aĉetis la lignan palaceton situantan proksime de Arbat strato (en ĝi nun funkcias la filio de Literatura muzeo). En ĝi ĉiusabate okazis vesperfestenoj, kiujn vizitis la kultura mondumo de Moskvo kaj Rusio. Tiam Aksakov servis kiel cenzoro, inspektoro kaj poste direktoro de Lima instituto. Samtempe li multe okupiĝis pri sia literatura agado. En 1834 aperis lia unua verko “Burasko”. Tiam li ankaŭ verkis kelkajn artikolojn kun kritiko pri leteraturaĵoj kaj teatraĵoj.

palaceto de Aksakov en Moskvo, nun muzeo

Aksakov bone konis kaj amis la rusan naturon. En 1847 li publikigis sian verkon «Notoj pri fiŝkaptado» kaj en 1849 verkon «Memuaro de ĉasisto kun fusilo» . Ambaŭ librojn tre ŝatas oni en Rusio kaj en la mondo, ĉar ili estas realaj enciklopedioj de la rusa faŭno. Malgraŭ tio, ke tiam ekdoloris okuloj de la verkisto, li daŭrigis sian verkadon. En 1856 kaj en 1858 aperis liaj aŭtobiografiaj libroj: «La familia kroniko» kaj «Juneco de Bagrov nepo». Tiam Aksakov ankaŭ verkis aliajn memuarojn pri siaj multaj amikoj famiĝintaj en la belarta kampo. Tre famiĝis lia fabelo "La skarlata floreto", kiu estas kelkfoje filmita. La animacia filmo havas esperantajn subtitolojn kaj tekston.

En 1843 Sergio Aksakov aĉetis bienon en Abramcevo situantan norde de Moskvo. Tie li loĝis ĉiusomeron kune kun siaj gefamilianoj ĝis 1859 kaj multe verkis tie. Tiam la verkiston vizitis liaj amikoj, literaturistoj: Ivano Turgenev, Teodoro Tjutĉev, Mikaelo Zagoskin kaj Nikolao Gogol. La lasta amiko Gogol preferis ferii en Abramcevo kaj diskuti pri siaj verkoj. Interalie lia libro “Revizoro” estas en listo de la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en esperanton.

Sergio Aksakov mortis la 12-an de majo en Moskvo. Li estas sepultita en Novodeviĉje tombejo de Moskvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]