Sergio Franchi
| Sergio Franchi | |
|---|---|
Sergio Franchi en 1969 MGM dosier
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Sergio Galli |
| Kromnomo | Reĝo de alta C |
| Naskiĝo | 6-a de aprilo 1926 |
| Morto | 1-a de majo 1990 |
| Ĝenroj | opero |
| Profesio | aktoro, operkantisto, |
| Tipo de voĉo | tenoro |
| TTT | Sergio Franchi Foundation |
Sergio Franchi, realnome Sergio Galli, (naskiĝis la 6-an de aprilo 1926 en Codogno, mortis la 1-an de majo 1990 en Stonington, Connecticut, Usono) estis itala tenoro kaj aktoro, akirinta usonan ŝtatanecon.
Biografio [redakti]
Naskiĝinta en Codogno, Lombardio, en 1926, Sergio Franchi entreprenis studojn de inĝeniero, laŭ la volo de sia patro, tamen tre frue li komencis ŝati operon.
En 1952, li transloĝiĝis kun sia familio en Sudafrikon, daŭre studante muzikon kaj kanton. Reveninte en Italion li ekstudis kanton kun Majstro Rossi-Masetti.
Sukceso alvenis en 1965 per muzikalo Do I Hear a Waltz?, kiu estis montrita pli ol 200 fojojn. En 1972, li akiris usonan ŝtatanecon kaj li komencis prezenti recitalojn de itala muziko, ludi en muzikaloj kaj muzikaj filmoj.
Li fondis asocion por junaj kantistoj de lirika muziko en Stonington, Connecticut, en Usono. Li mortis pro cerba tumoro, la 1-an de majo 1990, lia edzino Eva daŭrigis la laboron en Sergio Franchi Foundation.
Muzika filmografio [redakti]
- Sing, aber spiel nicht mit mir (1963)
- Il segreto di Santa Vittoria (1969)
- Musical Comedy Tonight II (1981)
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Muziko |