Sergio Ortega Alvarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergio Ortega Alvarado
Naskiĝo 2-an de februaro 1938, Antofagasta, Ĉilio
Morto 15-an de septembro 2003, Parizo, Francio
Profesio komponisto, pianisto, instruanto
v  d  r
Information icon.svg

Sergio Ortega Alvarado (Antofagasta, Regiono Antofagasta, Ĉilio, 2-an de februaro 1938 - Parizo, Francio, 15-an de septembro 2003) estis ĉilia komponisto kaj pianisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ortega ellernis komponaĵon kun Gustavo Becerra-Schmidt en la Nacia Konservatorio de la Ĉilia Universitato. Fininte studon, laboris en la Instituto de Muzika Disvastigo kaj ses jarojn kiel sonoperatoro en la Eksperimenta Teatro de la Universitato, nome la Teatro Antonio Varas.

Ortega estis membro de la Komunista Partio de Ĉilio ĝis sia morto. Li ne sole komponis la antaŭelektan temon de la Prezidanto Salvador Allende, "Venceremos" ("Ni venkos"), sed ankaŭ la tutmondan himnon de la popola rezisto, "La unuiĝinta popolo neniam estos venkita". Li ankaŭ komponis himnojn de la Radikala Partio, la Ligo de Komunista Junularo kaj la Unuiĝo de Unuiĝintaj Laboristoj. Krom tio, li sonigis la politika-ekonomian planon de Allende, kiu troviĝas en verkojn de Julio Rojas en albumo, nomata "Kanto en la programo", kune kun Luis Advis, vera patro de la movado Nova Ĉilia Kanto.

Ortega kreis eminentajn verkojn de la movado, konata kiel la Nova Ĉilia Kanto, kunfandiĝo de ritmoj kaj stiloj kun socia konscio. En siaj verkoj oni povas trovi poemojn, kantatojn, operojn, kantojn kaj sonajn bendojn. Inter la plej konataj siaj verkoj estas kantoj "La monto kaj la rivero" (la teksto de Nicolas Guillen) kaj "Du maroj", kaj trilogio pri la Franca Revolucio.

Ortega komponis serion de kantoj por la teatro. Unu el liaj lastaj verkoj estas la opero, bazita sur la epika poemo de lia komunista amiko Pablo Neruda, nome "Pompo kaj morto de Joaquin Murieta". Li ankaŭ partoprenis en la muzika versio de la "Universala Kanto" de Neruda kun Gustavo Becerra, kiu estis enscenigita en 1970 fare de la grupo Aparkoa.

En 1978 Ortega verkis la kantaton "Bernardo O'Higgins Riquelme, 1810. Sona poemo por la patro de mia lando". Ortega laboris kun sia pli ağa filo, Chañaral Ortega-Miranda, en la opera versio de "Pedro Páramo", la romano de la meksikia verkisto Juan Rulfo. Li partoprenis kiel komponisto en la filmo "La Ŝakalo Nahueltoro", produktita per Miguel Littin.

En 1969 Ortega fariĝis instruanto en la Nacia Konservatorio de Muziko. Post unu jaro, en 1970, li ricevis la postenon de arteca direktoro de la televida stacio de la Ĉilia Universitato, "Canal 9", kiun li okupis ĝis 1973. En la fino de 1973, post la renverso de la 11-an de septembro, Ortega estis ekzilita en Francio, kie vivis ĝis sia morto. En 1978 li vizitis USSR, partoprenis en la festivalo "Ruĝa dianto". La militista diktaturo permesis al li reveni en Ĉilio nur en 1983, kaj li estis tie kelkajn fojojn.

Dum sia ekzilo Ortega direktis École Normal de Musique de Paris, en Pantin, Francio. En siaj lecionoj kaj majstralecionoj de komponaĵo partoprenis Gustavo Baez, Mirtru Escalona-Mijares, Christine Groult, Adolfo Kaplan, Sergey Kutanin, Arthur Lavilla, Clem Mounkala,Chanaral Ortega-Miranda, Martin Pavlovsky, Claire-Melanie Sinnhuber kaj ceteraj.

Ortega mortis pro kancero en 65 jaroj la 15-an de setembro 2003, kvar tagoj post la trideka datreveno de la ŝtata renverso. Siaj restaĵoj estis redonitaj en Ĉilio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]