Sergio Romero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Romero
Persona informo
Naskonomo Sergio Germán Romero
Naskiĝo 22-an de februaro 1987 (1987-02-22) (37-jaraĝa)
en Bernardo de Irigoyen
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Familio
Edz(in)o Eliana Guercio
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Sergio Romero en matĉo de 2011

Sergio Romero estas argentina futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  22-an de februaro 1987(nun 1987-02-22) en Bernardo de Irigoyen, provinco Misiones, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la itala klubo Sampdoria Genova - antaŭe li kvar jarojn aktivis en la nederlanda klubo Alkmaar Zaanstreek. Krome ekde la jaro 2009 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "1".

Sergio Romero en portreta foto de 2011