Serne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj

Serne, ukraine Серне, hungare Szernye estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. La ukraina historia nomo estis Рівне (rivne). Barkasovo apartenas al la municipo.

Situo

Serne situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ fervojo Ĉop-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 20-27 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo Zyrnua. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1566 la tataroj detruis ĝin. En 1910 loĝis en Szernye 1257 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Szernye apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Szernye rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 204 da hungaroj al la gulago, inter ili tie mortis 34. Ekde 1945 Rivne apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Serne 1979 da homoj, (1690 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, 5 vendejoj, 2 kafejetoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo