Agno TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serocca)
- La mallongigo TI en Agno TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Agno.

Agno
Blazono de Agno
Blazono de Agno
Blazono de Agno
Agno
Agno
Agno
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Agno
Koordinatoj  45° 59′ 43″ N 8° 54′ 0″ O / 45.99528 °N, 8.90000 °O / 45.99528; 8.90000 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 43″ N 8° 54′ 0″ O / 45.99528 °N, 8.90000 °O / 45.99528; 8.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4050
Areo 2,49 km²
Alteco 280 m super marnivelo
Poŝtkodo 6982
Komunumkodo 5141
Mapo de Agno
Mapo de Agno
Mapo de Agno

Agno estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4050 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Agno situas ĉe la alfluo de la rivero Vedeggio al la okicdenta brako de la Lago de Lugano, du kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Agno, Cassate, Mondonico kaj Serocca.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,49 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 22,1% servas por agrikulturo kaj 55,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Agno limas en nordo al Bioggio, en oriento al Muzzano, en sudo al Magliaso, en sudsudokcidento al Neggio, kaj en okcidento al Vernate.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Agno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 399 de Lugano al Ponte Tresa kaj la kantona ĉefvojo 398 de Ponte Tresa al Manno, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 2 al la montopasejo Monte Ceneri. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas 2 kilometrojn oriente de la komunumo en Muzzano. En Agno situas la internacia Flughaveno de Lugano. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa, kaj per la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Agno datiĝas el la jaro 818 Anium. La merkatoloko supozeble estis centro de romia kantono. Dum mezepoko la episkopo de Milano posedis fiŝkapatan rajton en Agno, kiun poste akiris la episkopo de Como kaj kiu tiam fariĝis privata havaĵo kaj en la jaro 1843 surbaze de kantona verdikto estis nuligita. En la dua duono de la 20-a jarcento Agno kiel la tuta regiono forte ekkreskis. Ek de la jaro 1980 ek de la flugplaco Agno ekzistis liniflugoj. En la jaro 1996 la aerodromo ricevis la flughavenan permeson kaj estis transformita al internacia flughaveno.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]