Sero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serumo)

Sero estas sukcene flava likvo, disiĝanta de la sango dum ties koaguliĝo. (PIV). Sero estas la rezulta sango post permesado al ĉi-lasta koaguliĝi kaj forigi (ekz. per centrifugado) la rezultan embolon. Ĝi estas ekvivalenta al sangoplasmo, sed sen la proteinoj iniciatantaj koaguliĝon (plejparte fibrinogeno), ĉar ili estis konsumitaj dum la koagulado.

Sero konsistas el akvo (91 %), proteinoj (7 %, albuminoj kaj globulinoj); la ceteraj 2 % estas elektrolitoj, nutraĵoj kaj hormonoj.

Tasko de la sero estas transporti nutrajn kaj rubajn elementojn, antikorpojn, hormonojn kaj varmon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]