Servico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
parto de porcelana servico kun bildo de mevo de la jaro 1895 el la Reĝa Metia Produktejo Kopenhago. Tiu ĉi dezajno poste konsideriĝis la "nacia dania" servico.

Servico estas la nomo por diversaj ujoj, kiuj uziĝas por la konsumo de manĝaĵo - ĉefe teleroj, tasoj, glasoj kaj bovloj, foje ankaŭ ovingoj, pladoj, kruĉoj, kruĉetoj por lakto, sukerujoj kaj spicujoj. Servico povas konsisti el diversaj materialoj, sed plej kutimas porcelano, argilaĵo, plasto kaj vitro. La manĝilaro, do la iloj rekte bezonataj por erigo de la manĝaĵo kaj ĝia transporto al la buŝo, tradicie ĉefe tranĉiloj, forkoj, kuleroj aŭ laŭkulture haŝioj - ne apartenas al la servico.

Servico estas la kompleto de tiaj pormanĝaj ujoj por minimume kvar - kutime por pli da - personoj. Aparte de kompleta servico por varmaj manĝaĵoj, kutimiĝis specialaj servicoj por trinkado de kafoteo kaj duma manĝado de dolĉaj manĝajatoj, ekzemple kukoj. Tiaj kafaj aŭ teaj servicoj konsistas el pli etaj teleroj, tasoj kaj subtasoj (teleretoj sub la tasoj), el sukerujo, kruĉeto por lakto kaj teujo respektive kafujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

pentraĵo pri parto de servico kaj manĝaĵoj el la jaro 1635

Trinkujoj, kruĉoj kaj bovloj por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj jam uziĝis en la prahistoria epoko de la homa kulturo. Teleroj, do rondaj malprofundaj ujoj kun iom pli alta rando kaj iom pli malalta centro, kiuj servas al teno de la manĝaĵo de unuopulo, kiu enbuŝigas ĝin (plej ofte helpe de manĝilo) de tie, modiĝis en Eŭropo nur dum al 16-a jarcento, kaj unue estis luksaĵo nur por manĝoj de la plej altaj nobeloj ĉe la reĝaj, dukaj kaj grafaj kortumoj de la kontinento. Ankaŭ la nobeloj antaŭe por manĝoj uzis bretojn aŭ pladojn el ligno aŭ stano. El la verkoj de Erasmo de Roterdamo scieblas, ke ankaŭ inter nobeloj ofte du manĝantoj dividis unu teleron kaj unu trinkujon (kiu ĝis la 20-a jarcento plej ofte estis el metalo). Fine de la mezepoko la plej luksa nobela servico konsistis el grandaj komunaj pladoj el stano aŭ arĝento, el personaj manĝobretetoj, spicujoj kaj trinkujoj. La simplaj homoj ofte ne havis pladojn aŭ manĝobretetojn, sed manĝis per kulero el la komuna poto (respektive el komuna bovlo) aŭ metis manĝaĵon en bovloforman panaĵon kaj manĝis ĝin de tie.

Kafaj kaj teaj servicoj[redakti | redakti fonton]

Kiam en Eŭropo modiĝis la varmaj trinkaĵoj teo kaj kafo, necesiĝis novaj specoj de trinkujoj, ĉar la antaŭaj ujoj el metalo tro varmiĝis kaj estis maltaŭgaj por varmaj likvaĵoj, kaj krome ofte ŝanĝis la guston de la varmaj trinkaĵoj. Pro tio la eŭropaj nobeloj importis el Ĉinio trinkobovletojn el porcelano, kiuj tie estis tute kutimaj. Ĉar tiuj bovletoj tamen estis varmaj, kiam plenaj je varmega trinkaĵo, kaj tial malagrable teneblaj en la manoj, en Eŭropo oni aldonis porcelanajn ansojn, do flankajn tenilojn, al ili. La produkton oni nomis "taso". Nur pli poste ekestis malsamaj formoj de tasoj por kafo kaj teo. Dum la jaro 1708 en Germanio ekestis la unua produktejo por porelano en la urbo Meißen, kaj produktejoj en aliaj landoj sekvis, tial ke la eŭropanoj tiurilate iĝis sendependaj de Ĉinio.

Jam dum la 18-a jarcento al la tasoj aldoniĝis la subtasoj, kiuj ne nur estis teleretoformaj aĵoj sur la tablo, sur kiujn eblis meti la tasojn, sen makuli la tablon aŭ la tablotukon: dum la 18-a jarcento en ĉiuj sociaj tavoloj estis tute kutime verŝi la varmegan kafon aŭ teon de la taso en la subtason, kie ĝi rapide iommalplivarmiĝis, tiel ke pli agrable eblis trinki ĝin rekte el la subtaso. Samtempe ekekstis ankaŭ kafujoj kaj teujoj, komence plej ofte el la metaloj arĝento, stano kaj latuno. Tiajn ujojn el metalo eblis praktike teni varmaj sur la forno. Nobeloj kaj riĉaj burĝoj iom pli poste enuzis kafujojn kaj teujojn el porcelano, kiujn oni metis sur la tablon.

Servicoj por survoje[redakti | redakti fonton]

Kompaktaj servicoj por la soldatoj de la modernaj armeoj, por kampadumopiknikoj disvastiĝis dum la 20-a jarcento. Dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la jarcento en Eŭropo furoris kompakta, fermebla kaj facile transportebla manĝujo por laboristoj, kaj daŭre uzatas la termoso, speciale izolita fermebla pli-malpli-boteloforma ujo por varmegaj trinkaĵoj.

Tie lnomataj "porvojaĝaj servicoj" tamen jam ekzistis dum la 17-a jarcento. Nobeloj dum vojaĝoj ĝis dum la 19-a jarcento transportis sian propran servicon kaj manĝilaron en apartaj kofroj, ĉar en gastejoj ne ekzistis sufiĉe "nobela" servico kaj la uzo de malplikvalitaj teleroj, trinkujoj aŭ manĝiloj tute ne konsidereblis. Iuj el tiuj "porvojaĝaj servicoj" taŭgis por ĝis 12 personoj, kaj enhavis luksajn ujojn kiel ovingoj, spicujoj, servaj bovloj kaj pladoj. Porvojaĝaj trinkujoj rekoneblis pro supra fermilo.