Servistoj de Mario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Servistoj de Mario
ordeno almozantaorganizaĵo
Komenco 1233 vd
Sidejo Baziliko Santissima Annunziata
Fondinto(j) Seven Holy Founders of the Servite Order vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Dipatrino kaj la 7 fondintoj de la ordeno, bildo de Agostino Masucci (1727)
La kirko de la Servistoj en Vieno (Alsergrund)

La Servistoj de Mario (latine: Ordo Servorum Mariae, mallongigo: OSM) estas romkatolika ordeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis en 1233 en Florenco sep komercistoj la ordenon de la Servistoj de Mario. En la festotago de la Tri reĝoj en 1234 komencis du el ili almozpetadi en la stratoj de Florenco. La ene de la ordeno "7 sanktaj patroj" nomitaj komercistoj starigis en la 1241-a jaro sian unuan monakejon. En 1249 ili ricevis la unuan aprobon fare de la papa legato por Toskanio.

Sankta Filippo Benizi konsideratas kiel dua fondinto, prilaborante la statutojn kaj fondante la virinan branĉon. Ekde 1299 ekzistis ordena provinco ankaŭ en Germanio. Papa konfirmo faritis fare de Benedikto la 11-a en 1304 per la buleo Dum levamus. Dum Reformacio nuligitis ĉiuj 17 germanaj abatejoj, sed samtempe komenciĝis ekfloro de la ordeno en Italujo. Tre konata ordenano tiutempe estis Paolo Sarpi.

En la 17-a jarcento la ordeno ekspansiis en Franclandon kaj Hispanujon. En 1613 refonditis monakejo en Germanlingvio, nome en Innsbruck. En 1639 fonditis monakejo en Vieno: tie unue estis nur simpla kapelo el ligno, sed jam en 1651 metitis la fundamenta ŝtono por la hodiaŭa kirko. Tamen la nuna monakejo grandparte konstruitis nur post la malsukcesa sieĝo de Vieno far la Turkoj (ĝis 1683). Disde Innsbruck fonditis ankoraŭ 26 aliaj monakejoj sur la teritorio de Danuba monarkio.

Reveno Germanlandon sukcesis en 1637 per la fondo de monakejo Kreuzberg proksime de Bonno, kaj en 1714 estiĝis abatejo en Rheinbach. Pro la Franca Revolucio la ordeno devis toleri malsukcesetojn kaj per la Sekularigo la ordeno perdis ĉiujn posedaĵojn en la lando.

Haltigis la duan ekmalfloron de la ordeno la generalprioro P. Albuin Patscheider kaj je la fino de la 19-a jarcento fariĝis novaj monakejfondoj kaj en Eŭropo kaj en Usono. Nova krizo estis pro al eksproprietigoj fare de la nazioj kaj komunistoj (en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio).

En 1954 iĝis en Gelsenkirchen-Buer denove monakejfondo. Ekde 1952 apartenas al la Servistoj kaj la branĉo de la laikuloj (t.n. sekulara instituto - SSI). Hodiaŭ dediĉas sin la ordenanoj al la misia laboro. En Romo la ordeno establis sian propran altlernejon Marianum por teologistudoj. En la 2.2.2006 enkondukitis P. Gottfried M. Wolff kiel nova provincestro tirola kaj estro de la germana delegacio.

Memkompreno kaj orientiĝo de la ordeno[redakti | redakti fonton]

Tri aspektoj centras por la memdifino de la Servistoj: frateca komunumo, servo por la proksimulo, dediĉo al la Dipatrino. Komunaj preĝado, manĝado, agado kaj planado helpas ties realigon. Tiel substrekatas ankaŭ la ideoj komunecaj de la 7 ordenfondintaj patroj. Kiel ordeno almozanta ĉefa tasko estas prizorgo de la malriĉuloj. Sed la laboro de la ordeno ne specialiĝis pri certa kampo.

La altestimo de la Virgulino tre gravas por la Servistoj. Pri tio ekzistas speciala admono en la fina ĉapitro de la ordena regulo.[1] Pro tio ankaŭ la teologistudoj en la ordena altlernejo en Romo treege flegas la mariologion.

La 7 fondintoj[redakti | redakti fonton]

Jenas la 7 patroj de la ordeno:

  • Bonfilius Monaldi
  • Bonajunkta Manetti (Johano)
  • Manettus dell' Antella (Benedikto)
  • Amadeo Amidei (Bartolomeo)
  • Hugo Lippi-Ugoccioni (Ricovero)
  • Sosteneus di Sostegno (Gerardino)
  • Alexis Falconieri

Ili estis kanonigitaj fare de Leono la 12-a en 1888. Ilia festotago estas la 17-a de februaro.

Generalprioroj[redakti | redakti fonton]

  • Bonfilius Monaldi, fondinto kaj 1-a ordengeneralo (1249–1256)
  • Buonajunkta Manetti, fondinto kaj 2-a ordengeneralo (1256–1257)
  • Giacomo da Siena, 3-a ordengeneralo (1257–1265)
  • Manettus dell'Antella, fondinto kaj 4-a ordengeneralo (1265–1267)
  • Filippo Benizi, 5-a ordengeneralo (1267–1285)
  • Andrea da Faenza, ordengeneralo ĉ. 1392
  • Stefano Mucciarelli (1420?–1424)
  • Antoine Alabanti, ordengeneralo ĉ. 1492
  • Dionisio Neagrus Laurerio (1535–19.12.1539)
  • Agostino Bonucci (1542–1553)
  • Lorenzo Mazzocchino (1554–1557)
  • Lelio Baglioni (1590–1597)
  • Angelo Maria Montorsoli (1597–1600)
  • Giulio Arrighetti (1682–1700)
  • Pietro Maria Pieri (1725–1734)
  • Carlo Francesco Maria Caselli (1792–1798)
  • Albuin Patscheider (1851–1857)
  • Bonfiglio M. Mura (1859–1868)
  • Giovanni Angelo M. Mondani (1868–1882)
  • Pier Francesco M. Testa (1882–1888)
  • Peregrin-François Stagni (1901–1907)
  • Giuseppe M. Lucchesi (1907–1913)
  • Alexis-Henri-Marie Lépicier (1913–1920)
  • Austin Moore (1926–1932)
  • Alfonso Maria Montà (1953–1965)
  • Joseph M. Loftus (1965–1971)
  • Peregrine M. Graffius (1971–1977)
  • Michel M. Sincerny (1977–1989)
  • Hubert M. Moons (1989–2001)
  • Ángel Maria Ruiz Garnica (2001–2013)
  • Gottfried M. Wolff (ekde 2013)

Kardenaloj el la ordeno[redakti | redakti fonton]

  • Dionisio Neagrus Kardinal Laurerio OSM (1497–1542)
  • Pietro Maria Kardinal Pieri OSM (1676–1743)
  • Carlo Francesco Maria Kardinal Caselli OSM (1740–1828)
  • Alexis-Henri-Marie Kardinal Lépicier OSM (1863–1936)

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bei diesem Diensteinsatz soll die Gestalt Mariens zu Füßen des Kreuzes unser Leitbild sein. Da der Menschensohn noch immer in seinen Brüdern gekreuzigt ist, wollen wir, die Diener seiner Mutter, mit ihr zu Füßen der unzähligen Kreuze stehen, um Trost und erlösende Mitarbeit zu bringen."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Augustin Pötscher: Geschichte des Servitenordens. Verlag St.Peter, Salzburg 2001, ISBN 3-900173-68-0
  • Waldemar Küther: Vacha und sein Servitenkloster im Mittelalter. Köln 1971, ISBN 3-412-10571-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]