Seseña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seseña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45223 • 45224
Retpaĝaro www.ayto-sesena.org
Politiko
Urbestro Carlos Velázquez Romo (PP)
Demografio
Loĝantaro 17 522  (2010)
Loĝdenso 241,08 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 3° 42′ U (mapo)40.105-3.7022222222222Koordinatoj: 40° 6′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 72,68 km² (7 268 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Seseña (Hispanio)
Seseña (Hispanio)
DEC
Seseña
Seseña
Situo de Seseña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seseña [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Seseña en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Seseña [sesEnja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas formata de 5 setlejoj: nome Seseña Viejo (antikva), Stacidomo de Seseña, Seseña Nuevo (nova, situanta je 4 km de la ĉefa kerno), Vallegrande, kiu troviĝas separate de Seseña Nuevo per la aŭtoŝoseo al Andaluzio (A4) kaj El Quiñón, kie situantas la Rezidejaro Francisco Hernando, urbanizaĵo kiu nune havas 7.500 loĝejojn (la projekto dekomence estis de 13.500, pro kiu granda parto nun aspektas kiel fantoma urbo senhoma) kaj situantas ĉe la municipaj limoj de Valdemoro, Ciempozuelos, Aranjuez, Esquivias kaj Borox.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Seseñeros. La censita populacio en 2010 estis de 17.522 loĝantoj kaj la denseco estas de 241,08 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Seseña estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 598 m; je 50,9 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 47,9 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72.68 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′18″ N 3°42′8″ Ok.

Nordokcidente: Torrejón de Velasco Norde: Valdemoro Nordoriente: Ciempozuelos
kcidente: Esquivias Oriente: Ciempozuelos
Sudokcidente: Borox Sude: Aranjuez Sudoriente: Aranjuez

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu teritorio pro sia proksimeco al irigacia zono, gravis elĉiame en la provinco de Toledo. En la 12-a jarcento, Alfonso la 8-a donas al episkopo Alderiko, de la Katedralo de Sigvenco, heredobienon ĉe la riveroj Jarama kaj Taĵo, kiun poste la reĝo interŝanĝas kun la episkopo al muelejo en Berlanga. La sama reĝo faris donaĵojn pri la salejoj de Las Espartinas. Ĝi estis vilaĝo de la senjorlando de la princo don Felipe, ene de la regno de Chinchón. La vilaĝo reloĝiĝis meze de la 15-a jarcento, dum la reĝado de Johano la 2-a, kiu por tio donacis al la vilaĝanoj la duonon de la teritorio de Las Espartinas; kion poste konfirmos lia posteulo Henriko la 4-a.

La batalo de Seseña okazis tie dum la Hispana Enlanda Milito en 1936, kontraŭstaro kiu daŭris monatojn kaj detruis majoritaton de konstruaxjoj parte aŭ komplete, pro kio oni decidis konstrui Seseña Nova (je 4 km el Seseña "Viejo").

Poste kaj pro la enorma disvolviĝo urba de la municipo en la lastaj du jardekoj, oni konstruis la Urbanizadojn Vallegrande kaj El Quiñón. En 2009 oni konstruis eron de la linio por grandrapida trajno el Madrido al Valencilando kiu trapasas Seseña de nordo al sudo paralele al la aŭtoŝseo RAdial 4. Aktuale pro la urbaniza eksplodo, la municipo troviĝas diserige en 4 malproksimaj domaroj dise inter si kaj sen por piedirantoj vojo inter ili, spite esti unu de la plej gravaj municipoj de la provinco de Toledo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]