Seslatera dutrunko
El Vikipedio
| Seslatera dutrunko | |
| Plia nomo | Seslatera senpintigita dupiramido |
| Speco | Dutrunko |
| Verticoj | 18 |
| Lateroj | 24 |
| Edroj | 12 trapezoj, 2 seslateroj |
| Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj D6h |
| Propraĵoj | Konveksa |
| Duala | Plilongigita seslatera dupiramido |
En geometrio, seslatera dutrunko aŭ senpintigis dupiramido estas pluredro, la kvara en malfinia serio de dutrunkaj pluredroj. Ĝi havas 12 trapezajn kaj 2 seslaterajn edrojn.
Ĉi tiu pluredro povas esti konstruita per preno de seslatera dupiramido kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj, farante el ĝi kunaĵon de du trunkoj bazo al bazo.
Safiro aŭ rubena kristalo estas ekzemploj de seslatera dutrunko.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Seslateraj geometriaj figuroj |
|---|
| Seslatera piramido | Seslatera prismo | Seslatera kontraŭprismo | Seslatera trunko | Seslatera kajtopluredro | Seslatera senpintigita kajtopluredro | Seslatera dupiramido | Seslatera dutrunko | Seslatera plilongigita dupiramido | Seslatera kupolo | Seslatera turnodukupolo | Seslatera ortodukupolo |
