Sesterco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romiaj bronzaj moneroj, maldekstre sestercoj de Hadrianus

La sesterco (latine sestertius) estis romia monero. Ĝi estis dum la respubliko etgranda arĝenta monero, poste (post monreformo de Augustus en 23) grandformata bronza monero. Oni uzis ĝin ekde la 3-a jarcento a.K. ĝis 293 p.K.. Unu sesterco valoris 4 asojn. Ĝi valoris kvaronon de la denaro (denarius). La bronza sesterco pezis 27,3 gramojn.

La sestercio estis kalkula monunuo en Romio, valorante mil sestercojn.