Sestona gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sestona gamo estas, en muziko kaj muzika teorio, gamo kun ses tonojnotoj por okto. Famaj ekzemploj estas, inter aliaj, la plentona gamo, C D E F# G# A# C; la aŭgmentita gamo, C D# E G Ab B C; la Prometea gamo, C D E F# A Bb C; kaj tio, kion kelkaj ĵazaj teoriistoj nomas la blusa gamo, C Eb F F# G Bb C.

Plentona gamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Plentona gamo.

La plentona gamo estas serio de plentonoj. Ĝi havas du komplementajn formojn: C D E F# G# A# C kaj Db Eb F G A B Db. Oni unuarange asocias ĝin al la franca impresionisma komponisto Claude Débussy, kiu ĝin uzis en verkoj kiel Voiles kaj Le vent dans la plaine, ambaŭ el sia unua libro de preludoj por piano.

Ĉi tiu plentona gamo sporade aperis en ĵazo, almenaŭ post la impresionismeca porpiana komponaĵo de Bix Beiderbecke In a mist. La bopa pianisto Thelonious Monk ofte interplektis plentona-gamajn ornamaĵojn en siajn improvizojn kaj komponaĵojn.

Plentona gamo en C

Aŭgmentita gamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sintezaj modaloj.

La aŭgmentita gamo estas tiel nomata ĉar oni povas rigardi ĝin kiel kuniĝo de du aŭgmentitaj trisonoj kiuj distas inter si je duonduto aŭ minora trito: ekzemple C E G# kun Eb G B. Ĝin oni ankaŭ povas nomi la "minora trito - duonduta gamo" pro la sinsekvo de intervaloj kreitaj.

Aŭgmentita gamo

Ĝi havis unu el siaj plej celebritaj fruaj ekaperoj en la Faŭsta Simfonio de Franz Liszt. En la 20-a jarcento ĝin uzis komponistoj kiel Béla Bartók, Milton Babbitt kaj Arnold Schönberg. En ĵazo eble la plej faman aperon de la aŭgmentita gamo oni ŝuldas al la saksofonisto Oliver Nelson pro sia solo en Stolen Moments. Krom li, ankaŭ la saksofonistoj John Coltrane kaj poste Michael Brecker uzis ĉi gamon en siaj soloj.

Prometea gamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mistika akordo.

Ĉi tiun gamon oni tiel nomas pro sia elstara uzado en la simfonia poemo Prometeo: La Poemo de Fajro, de Aleksandr Skrjabin. Skrjabin mem nomis ĉi aron da tonoj, kiam samtempe ludataj en la ascenda ordo C F# Bb E A D, la mistika akordo. Aliaj menciis ĝin la "Prometea akordo".

Prometea gamo

Blusa gamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Blusa gamo.

Konsiderante, ke la blusaj tonoj estas iomgrade fleksitaj, laŭ temperita sistemo blusan gamon ne eblas konstrui. La tiel nomataj "blusaj gamoj" estas do adaptaĵoj al tiu sistemo. La plej ofte menciata inkludas malaltigitajn septon, triton kaj kvinon, kune kun aliaj tonoj el la minora kvintona gamo: C Eb F F# G Bb C.

La plej ofta "blusa gamo"

Tritona gamo[redakti | redakti fonton]

La tritona gamo, C Db E Gb G Bb C, estas enharmona ekvivalento de la Petruŝka akordo, C C# E F# G A#.

Tritona gamo en C

Aliaj sestonaj gamoj[redakti | redakti fonton]

La du-duontona tritona gamo, C Db D F# G Ab C, estas simetria gamo konsistanta en ripeta ŝablono el du duontonoj sekvataj de maĵora trito. La gamo fontas el la libro Thesaurus of Scales and Melodic Patterns, de Nicholas Slonimsky. Tie oni klarigas, ke ĝi konstruiĝas per la "egala divido de okto en du partoj", tiel kreante tritonon, kaj la "interplektado de du notoj", tiel aldonante du sinsekvajn duontonojn post la antaŭe kreitaj notoj.

Du-duontona tritona gamo en C

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu teksto estas traduko kaj adapto de la samtema artikolo el la angla vikipedio. Kontrolu tiun artikolon por serĉi fontojn.