Setebo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Setebo.
Setebo
Natura satelito  de Urano (XIX)
natura satelito de Uranoneregula satelito
Oficiala nomo Urano XIX[1]
Aliaj nomoj S/1999 U 1
Nomita laŭ Setebos vd
Malkovro
Malkovrintoj John J. Kavelaars
Brett J. Gladman
Matthew J. Holman
Jean-Marc Petit
Hans Scholl[1]
Dato de malkovro 18-a de julio 1999[1]
Loko de malkovro Mauna Kea (Havajo)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 17 418 000 km[2]
Discentreco 0,5914[2]
Klinangulo 158,161°[2] sur la ekliptiko
Periodo 2 225,21 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 48 km[2]
Maso
- Denso
~ 7,5 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,07 hipoteze
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,3
vdr

Setebo estas neregula ekstera satelito de Urano.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La 18-an de julio 1999, la teamo de John J. Kavelaars malkovris du novajn satelitojn de Urano per la Kanada-Franca-Havaja Teleskopo de Mauna Kea[3]. La unua el ili ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 1, ĉar estis la unua satelito de Urano malkovrita en la jaro 1999.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En 2000, IAU aprobis[4] por ĝi nomon inspiratan, laŭ la tradicio, el la verkaro de William Shakespeare. Setebo (angle: Setebos) estas la diaĵo kultata de Sikorakso kaj Kalibano, en "La Ventego".

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj grando kaj maso estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo.

Neregula satelito, Setebo estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido. Ĝiaj orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Sikorakso kaj Prospero, havante komunan devenon. Tamen, analizo de iliaj koloroj[5] ne konfirmas tion: Prospero kaj Setebo aperas grizaj, dum Sikorakso estas pale ruĝa.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]