Sète

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seto (franca urbo))
Saltu al: navigado, serĉo
Seto (Sète)
Sète
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
Arondismento Montpellier
Kantono Sète-1, Sète-2
Interkomunumreto Communauté d'agglomération du Bassin de Thau
Urbestro François Commeinhes (2008–2014)
Insee-kodo 34301
Poŝtkodo 34200
Demografio
Loĝantaro 42 496 (2009)
Loĝdenso 1 755,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43°24′19″N 3°41′51″O  /  43.405278°N, 3.6975°O / 43.405278; 3.6975 (Seto (Sète))Koordinatoj: 43°24′19″N 3°41′51″O  /  43.405278°N, 3.6975°O / 43.405278; 3.6975 (Seto (Sète))
Alteco 0 ĝis 176 m
Areo 24,21 km2
Situo
Sète (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Séte (esperantigita al Seto, antaŭe Cette sɛt; okcitane Seta ˈseta) estas franca komunumo en la departemento Hérault, en la regiono Langvedoko-Rusiljono.

Ankaŭ nomata “l'île singulière” (“la singulara insulo” laŭ la poeto Paul Valéry), Seto estas aparta urbo posedanta fortan kulturan identecon, kun siaj tradicioj, sia kuirarto, sia aparta ĵargono. En tiu urbo vivis artistoj Paul Valéry, Georges Brassens, Manitas de Plata, Jean Vilar, fratoj Di Rosa. Ĝi balanciĝas inter tradicio kaj avangardo.

Ĝis 1927, Seto plurvoje ŝanĝis sian nomon. La nomon oni ŝuldas al la formo de la monteto Saint-Clair vidita el la najbaraj urbetoj, ĉar ĝi pensigas pri baleno aperanta super la maro. El Ceta, Seta, aŭ Cetia en la Mezepoko (laŭ iu hipotezo el la latina cetus, aŭ el la greka kêtos, baleno, same kiel la hispana “Ceuta” situanta sur la maroka marbordo), ĝi dumtempe estis nomita Montmorencette post la konstruo de fortikaĵo far la duko de Montmorency. Laŭ alia hipotezo, la nomo fontus el prahindoeŭropa radiko *set kiu signifas “monto” [1]. En 1666, dum la reĝado de Ludoviko la 14a, ekas la konstruo de la haveno kaj oni plej ofte skribis Sète, sed ankaŭ Sette aŭ Cette (eldirita [set'] ĉiukaze).

En la komenco de la 18-a jarcento “Cette” fariĝas la oficiala formo; tamen iuj aŭtoroj uzas aliajn skribmanierojn. La 23-a de oktobro 1793, la urbestraro decidas, ke “ĉar ‘Cette’ ambigue samskribiĝas kiel la pronomo” (cette en la franca estas ina formo de la pronomo “tiu”) la nomo urbo estos skribita “Sète”. Tamen kelkajn jarojn poste reaperas “Cette” ĝis 1927. La 27-an de aŭgusto 1927, la urbestraro prezidita de la urbestro Honoré Euzet, apogas sin sur la argumentoj prezentitaj en 1793 por peti la nomŝanĝon de la publika potenco. Tiu peto estas kontentigita per dekreto je la 20-a de januaro 1928. Georges Brassens aludas tion en sia kanzono Jeanne Martin.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Seto havas etendareon de 24,21 km2 (2 421 hektarojn) kaj maksimuman alton de 176 m super marnivelo.

Seto estas fiŝkapthaveno (havenurbo) kaj kantonĉefurbo, ĉe la Mediteranea maro kaj la Étang de Thau (france : lageto de Thau). Ĝis 1927, la literumado de ĝia nomo estis Cette.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj stratoj de la urbo funkcias kiel haveno

La haveno de Seto estas unu el la ĉefaj resursoj de la urbo. Ties regado estas respondeco de la regiono Langvedoko-Rusiljono kaj la Ĉambro de komerco kaj industrio. La haveno de Sète estas je la 11a rango de la francaj havenoj kun 3,6 milionoj de tunoj traktataj en 2005. La haveno utilas ankaŭ kiel ligilo kun la landoj de Nordafriko.

Ĝi estas ankaŭ la unua fiŝkapta haveno franca en la Mediteraneo (je franca nivelo estas Boulogne-sur-Mer).

Politiko[redakti | redakti fonton]

François Commeinhes estas la urbestro de tiu franca urbo, kaj la aktuala municipa estraro funkcios de 2008 ĝis 2014.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De 1978 ĝis 2010 okazadis ĉiujare finaŭguste Internacia Semajno[2] kun diversnivelaj kursoj en la feriejo "Le Lazaret"[3]. En aprilo 2011 okazis en tiu sama feriejo Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo[4] en kies kadro SAT-Amikaro kaj Espéranto-France havis siajn ĉiujarajn ĝeneralajn kunvenojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franck R. Hamelin, Les Noms de lieux du département de l'Hérault, nouveau dictionnaire topographique et étymologique, Éd. Lacour, 1988
  2. Internacia Semajno de Esperanto
  3. Le Lazaret
  4. IREM

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]