Sevila Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sevilja Esperanta Akademio)
Sevila Esperanto-Asocio
vdr

Sevila Esperanto-AsocioAsociación Sevillana de Esperanto estas asocio aganta en la urbo Sevilo (Andaluzio, Hispanio)

Kvankam jam ekzistis asocio kun tiu nomo en la jaro 1911[1], la nuna asocio estis kreita en lastaj 1970-aj jaroj de Tomás Caspe Cereijo por disvastigo de esperanto en tiu urbo. Ĝi estis kune kun SEJO (Sevilja Esperantista Junulara Organizo) grava referenco en Hispana movado dum 1980-aj jaroj. Sevila Esperanto-Asocio estis tiel multenombra kaj aktiva ke ĝi eldonis periodaĵojn, disvastigis e-on tra la lokaj medioj kaj foiroj, instruadis la lingvon per tutjaraj kursoj, organizis naciajn kaj regionajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ naskis junularan sekcion, S.E.J.O.-n (Sevilja Esperanta Junulara Organizo) kiu fariĝis alia grava referenco en la hispana junulara movado ĝis la naŭdekaj jaroj.

Post kelkaj jaroj sen aktiveco dum 1990-aj jaroj en jaro 2004 ĝi refondiĝis okaze de organizado de Andaluza Kongreso de Esperanto. Ĝi nun organizas kursojn kaj renkontiĝas en kulturcentro Casa de las Sirenas.

En oktobro 2023 ĝi organizis la 81-an Hispanan Kongreson de Esperanto. Dum ĝi oni prezentis la libron "125 años de esperanto en Sevilla", pri la historio de Esperanto en la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de Esperanto en Sevilo, en la retejo de la Sevila Esperanto-Asocio.