Sevlievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sevlievo
bulgare: Севлиево
Urbo
La centra placo en Sevlievo kun Statuo de Libereco skulptita de Arnoldo Zocchi
Blazono
Oficiala nomo: Севлиево
Lando Bulgario Bulgario
Duoninsulo Balkano
Provinco Provinco Gabrovo
Municipo Sevlievo
Historia regiono Trakio
Montaro Balkana montaro
Rivero Rosica
Situo Sevlievo
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 43° 01′ 33″ N 25° 06′ 14″ O / 43.02583 °N, 25.10389 °O / 43.02583; 25.10389 (mapo)
Areo 41,244 km² (4 124,4 ha)
Loĝantaro 25 793 (15.09.2010)
Denseco 625,38 loĝ./km²
Urbestro Jordan Stojkov
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 5400
Tel. antaŭkodo 0675
Aŭtokodoj ЕВ (Г)
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Vikimedia Komunejo: Sevlievo
Retpaĝo: www.sevlievo.net/
Urbodomo de Sevlievo

Sevlievo (bulgare Севлиево) estas urbo en Bulgario. La urbo havas malnovepokan kaj heroan pasintecon. Ĝi situas meze inter gravaj malnovromiaj provincoj Trakio kaj Mizio. La regiono antaŭ longe logis atentemon de diversaj rasoj kaj naciecoj, kiuj priloĝis Balkanan duoninsulon. Arkeologoj ĉi tie malkovris restaĵojn el neolito, tombmonumentoj parolas pri daŭra ĉeesto de trakianoj kaj kelkaj restaĵoj de romiaj belfridoj kaj loĝdomaroj montras, ke la regiono ĉirkaŭ Sevlievo estis objekto por atentemo ankaŭ dum unuaj jarcentoj de nia erao.

Arkeologiaj fosaĵoj malkovris proksime de la hodiaŭa urbo pli grandan laŭ dimensioj loĝdomaron kun citadelo, kiu ekzistis ekde antikvaj tempoj ĝis la 15-a16-a jarcentoj. Tio certe estas restaĵoj de mezepoka bulgara urbo, menciata kiel „Ĥotel“ aŭ Ĥotaliĉ“.

En la periodo de komenco de Renaskiĝo sub nomo de Sevli, kaj poste Sevlievo, la urbo fariĝas grava administra kaj ekonomia centro kun forte evoluiĝintaj metioj kaj viglaj komercaj rilatoj al EŭropoVieno kaj Lepsiko. En la jaro 1844 ties patriotoj konstruis en la urbo lernejon, kiu estis unu el la unuaj en la regiono, kaj en la jaro 1870 estiĝas societo por disvastigado de klerigado de popolo. La societo fariĝas ne nur klereca centro, sed ankaŭ movadcentro de revolucia batalo. Ties revoluciuloj levigas por batalo ankaŭ ceterajn balkanajn vilaĝojn Batoŝevo (bulgare Батошево), Krǎvenik (bulgare Кръвеник) ka. kontraŭ turka milito. Kontraŭfaŝisma batalo en la regiono ĉirkaŭ Sevlievo kostas multajn viktimoj. Ankoraŭ dum aŭtuno de 1942 formiĝas partizana trupo, kiu dum 1943 plifortiĝas en Sevlievan kaj pli malfrue en Gabrovo-Sevlievan partizanan taĉmenton. Post multaj bataloj la 9-an de septembro de 1944 la taĉmento komune kun ribeliĝinta nacio kaj kun la helpo de la soveta armeo proklamas la patrujon al Patrujfronto en la regiono de urboj Sevlievo kaj Gabrovo.

En Sevlievo ni povas viziti plurajn memorigaĵojn, kiel ekz. urban historian muzeon kaj artan galerion, templon „Prorok Ilija“ (bulgare Пророк Илия) en senpera proksimeco de la muzeo, horloĝturon (el la 1779) en la centro de la urbo kaj aliajn.

Naskiĝloko de Simeon St. Ĥesapĉiev.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]