Seweryn Nowakowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seweryn NOWAKOWSKI (naskiĝis la 8-an de januaro 1894 en Piotrków Trybunalski, mortis en Sovetunio) - la lasta antaŭmilita urbestro de Bjalistoko.

En printempo 1931 pola ĉefministro nomumis lin la registara komisaro en Bjalistoko. En la posteno li laboris ĝis 1934 kaj tiam li iĝis la portempa urbestro de la urbo Bjalistoko. Post la komunuma baloto en 1935 oni elektis lin urbestro. En oktobro 1939 post atako de Sovetunio al Pollando li estis arestita de NKVD kaj malliberigita en bjalistoka malliberejo. Post la forveturigo al Sovetunio oni ne plu ricevis informojn pri lia vivo.

Lia antaŭulo ĉe la posteno de bjalistoka urbestro estis Wincenty Hermanowski.

Retaj ligiloj