Sfâraș

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sfâraș [sfıraŝ][1] (hungare: Farnas [farnaŝ) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Huedin. Administre ĝi apartenas al Almașu[2].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1850 365, el kiu 203 hungaroj, 4 judoj, 2 ciganoj; en 1910 452 (rumanoj, hungaroj); en 1992 180, el kiu 111 rumanoj, 69 hungaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekzistis jam en la erao de Arpado. Ĝia unua skribdokumento datiĝas en 1262 (Fornos). La baldakeno, la katedro kaj la ditablo de la reformita preĝejo estas faritaj de la artisto Lorenco Umling (1750). Ĝis 1919 kaj inter 1940-1944 la vilaĝo apartenis al Hungario (Kolozs).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la rumana vikipedio: Sfăraș
  2. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.