Sfakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sfakso,Sfax,Safakis, arabe صفاقس estas grandurbo kaj administra centro de gubernio en Tunizio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, krome grava havenurbo.

Mapo pri Tunizio, kie en la meza parto de la marbordo montriĝas Sfax
Placo en Sfakso
Strato en Sfakso
Hotelo en Sfakso

Bazaj informoj

Geografio

Sfakso situas sur ebenaĵo laŭ Mediteranea Maro. Tunizo troviĝas 270 km.

Historio

La urbo estis fondita en -849. Proksime de fino de la 10-a jarcento Sfakso fariĝis sendependa urboŝtato. Sicilio havis ĝin inter 1148-1156, poste hispanoj konkeris la urbon. Ĝi estis longe nesto de piratoj. En la 19-a jarcento francoj koloniadis la tutan regionon. Nuntempe la loĝantoj okupiĝas precipe pri prilaborado de fosfatoj kaj olivoj, fine ankaŭ la fiŝkaptado gravas.

Klimato

En Sfakso la temperaturo varias inter 7 kaj 32 °C. Jare pluvas po 203 mm.

Trafiko

Sfakso havas internacian flughavenon. En la haveno oni eksportas fosfatojn. La samon faras la fervojo. Aŭtovojo funkcias al la ĉefurbo.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla Vikipedio