Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band
Albumo de The Beatles
Eldonigita 1-a de junio, 1967 (Brito)
2-a de junio, 1967 (Usono)
Registrita dum 1966-1967
Muzika stilo Rok-muziko
Longeco 39:02
Diskokompanio Parlaphone (Brito)
Capitol (Usono)
Produktisto George Martin
Kronologio de The Beatles
A Collection of Beatles Oldies
(1966-Britio)
-
Revolver
(1966-Usono)
Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band
(1967)
Magical Mystery Tour
(1967)

Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band estis la oka albumo de the Beatles. La albumo estis eldonita de Parlophone Records je la 1-a de junio 1967. Ĝi gajnis premion Grammy por "Albumo de la Jaro" kaj ofte estis nomita majstroaĵo. Ĝi estis neformala "La Sonstreko de la Somero de Amo".

La kovrilo de la albumo fariĝis ankaŭ objekto de parodioj (la plej konata ekzemplo - kovrilo de la albumo "We're Only in It for the Money" de Frank Zappa kaj lia grupo The Mothers of Invention).

Multaj kritikistoj nomas la albumon inter la plej gravaj rok-albumoj de ĉiuj tempoj. Ekzemple, ĝi estis nomita la plej bona albumo de ĉiuj tempoj laŭ versio de la revuo "Rolling Stone" en 2003. Laŭ voĉdonado, aranĝita de la radiostacio BBC inter sia aŭskultantaro antaŭ la kvindekjariĝo de britaj muziklistoj en 2006, la albumo okupas la 1-an lokon laŭ populareco en Britio. La albumo okupas la 9-an lokon en la listo de albumoj, dissenditaj po pli ol 30 milionoj ekzempleroj.

La albumo estis registrita dum 129-taga periodo, kiu komenciĝis la 6-an de decembro 1966, kaj estis aperigita la 1-an de junio 1967 en Britio (la 2-an de junio de la sama jaro la albumo aperis en Usono).


Historio de la albumo[redakti | redakti fonton]

"Sgt. Pepper" iĝis la unua albumo, registrita de The Beatles post kiam ili finis sian koncertan agadon kaj koncentriĝis pri studia laboro (tio okazis en 1966). La grupo tuj ekhavis grandegan kvanton da libera tempo, kiun oni povis uzi por preparado de nova albumo. Ĉar The Beatles estis ĉefa fonto de profito de la kompanio EMI, al ili estis havigita preskaŭ nelimigita aliro al ebloj de la studio Abbey Road.

La jaroj 1966-1967 resume iĝis turnaj por The Beatles. Ŝanĝiĝis aspekto de la muzikistoj - ili kreskigis lipharojn kaj barbojn, kaj John Lennon surmetis rondajn okulvitrojn. Plivastiĝis listo de muzikaj ŝatoj de la grupanoj - ekde simpla rokenrolo, bluso kaj popmuziko ili alvenis al abundeco de stiloj; en siaj kantoj ili komencis uzi novajn muzikilojn - orgenon de Hammond, violonon kaj multajn aliajn, inkluzive ankaŭ ekzotikajn (sitaro).

La ensemblo komencis uzi diversajn studiajn efektojn de sonregistrado. Ŝanĝiĝis temaro de kanttekstoj. La grupanoj provis sin en novaj roloj: Lennon prezentis la ĉefan rolon en la filmaĵo "How I Won the War", kaj Paul McCartney komponis muzikon por la alia kinofilmo - "The Family Way".

En 1966 McCartney ekaŭdis la albumon "Pet Sounds" de la grupo The Beach Boys, kiu ege impresis lin. Tiam en li naskiĝis ideo de estonta disko: li proponis kvazaŭ transformiĝi en alian grupon - la orkestron de serĝento Pepper. Tio estis la periodo, kiam McCartney havis tre ofte pli gravan rolon en la grupo, ol Lennon. Ideo kaj koncepto de la albumo tute apartenas al McCartney - unuafoje dum la tuta historio de The Beatles montriĝis evidenta domineco de unu grupano rilate al la aliaj. Samtempe la albumon oni nomas lasta studia laboraĵo, super kiu The Beatles laboris kune, sed ne dise.

Nekutime longa paŭzo inter apero de iliaj albumoj (la lasta studia albumo "Revolver" estis aperigita en aŭgusto de 1966) kune kun ĉesigo de koncerta agado elvokadis ĉiam pli kaj pli seriozan malkontentecon de estraro de EMI. Tial du kantoj, registritaj dum sesioj por "Sgt. Pepper" - "Strawberry Fields Forever" kaj "Penny Lane" - estis aperigitaj en februaro de 1967 kaj ne konsistigis la albumon. Krome, ne trafis la albumon registrita tiutempe kanto de George Harrison "Only A Northern Song" (ĝi estis poste uzita en la animaciaĵo "Yellow Submarine").

La albumo estis registrata dum tri monatoj, ĝia kreado bezonis ĉirkaŭ 700 horojn da studia laboro. Sumaj elspezoj egalas al 25 mil pundoj.

Diferencoj inter monofona kaj stereofona versioj[redakti | redakti fonton]

La albumo estis aperigita samtempe en du versioj - mono- kaj stereofona, kaj la du versioj grave diferencas. Ekzemple, la kanto "She's Leaving Home" en stereoversio sonas malpli rapide, kaj "Lucy In The Sky With Diamonds", kontraŭe, sonas pli rapide kaj enhavas kelkajn kromajn efektojn. La voĉo de McCartney en la komponaĵo "Sgt' Pepper's Lonely Hearts Club Band (reprise)" bone aŭdeblas en monofona versio, sed estas preskaŭ nedistingebla en la stereofona. La kokkrio komence de "Good Morning, Good Morning" en stereofona versio estas iomete translokita kompare kun la monofona. Pli da efektoj estis uzitaj fine de la kanto "Being for the Benefit of Mr. Kite!"

Nun monofona versio de la albumo estas maloftaĵo, ĉar ĝi jam delonge ne estas eldonata, kaj per kompakta disko estis aperigita nur stereofona versio.

Koncepto de la albumo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1967 la grupanoj jam trafis liston de la plej konataj personoj en la mondo, tamen de ili kreita imago de junaj kaj spritaj dorlotatoj de sorto jam sukcesis tedi la muzikistojn. Laŭ vortoj de Paul McCartney, la grupanoj jam laciĝis esti The Beatles kaj antaŭ komenco de laboro super "Sgt. Pepper" ili sentis sin artistoj, sed ne nur kantplenumantoj.

La unua paŝo al deflankiĝo de la estiĝinta imago estis radikala ŝanĝo de eksteraĵo. La kvaropo ekhavis lipharojn, barbojn kaj vangharojn, ordaj klasikaj kostumoj estis anstataŭigitaj per diversaj multkoloraj vestaĵoj.

"La orkestro de serĝanto Pepper" estis elpensita de McCartney por tiu sama celo - li kaptis la ideon, ke transformiĝo helpos al The Beatles senĝeniĝi kaj liberiĝi de la tuttedinta imago.

La ideo pri tio, ke la albumo estas prezentata ne de The Beatles, sed de iu alia grupo, iĝis la ĉefa koncepto de la albumo. Al tiu ideo estas subigitaj ordo de komponaĵoj (la albumo komenciĝas per samtitola kanto - "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band", prezentanta al publiko la orkestron kaj ĝian elpensitan gvidanton Billy Shears) kaj la albumkovrilo (la muzikistoj vestis sin per bizaraj kostumoj, kaj iliaj vaksaj figuroj de la unua duono de la 1960-aj jaroj staras flanke).

La koncepto estis daŭrigita en la animaciaĵo "Yellow Submarine", kie The Beatles kaj "la orkestro de serĝanto Pepper" ne estas la samo, kvankam The Beatles fine de la animaciaĵo transformiĝas en tiun orkestron.

La albumkovrilo[redakti | redakti fonton]

Laŭ pridemandado, aranĝita inter britaj ŝatantoj de muziko, kaj ankaŭ laŭ opinio de la revuo "Rolling Stone", kovrilo de la albumo "Sgt. Pepper's" okupas la 1-an lokon inter kovriloj de muzikalbumoj. La kovrilo estis kreita de la pentristo Peter Blake kaj fotografisto Michael Cooper. Aŭtoroj de la ideo estas dizajnisto Robert Fraizer kaj Paul McCartney.

Antaŭa flanko de la kovrilo prezentas kolorriĉan kombinaĵon el kartonaj figuroj de diversaj konataj homoj laŭ la fakta grando; centre - nome muzikistojn de The Beatles; tamburon kun surskribo "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band"; tombon kun surskribo el kunmetitaj floroj "Beatles"; ankoraŭ kelkajn diversajn aĵojn (pupon, buston, tubon ktp.)

Robert Fraizer, grava brita artisto de 1960-j jaroj, estis bona konato de Paul McCartney. Fraizer konvinkis lin kaj la tutan kvaropon rifuzi la unuan varianton de la albumkovrilo, proponitan de la aro da pentristoj "The Fool", kaj proponis sian propran kandidatecon por rolo de artdirektoro. Por laboro super la kovrilo li invitis la konatan pentriston Peter Blake.

Laŭ vortoj de Blake, komence oni supozis, ke la muzikistoj, prezentantaj "la orkestron de serĝanto Pepper", estos montritaj ludantaj en parko. Dum ellaborado de la koncepto tiu ideo transformiĝis en definitivan varianton de la kovrilo.

Similaj al militista uniformo kostumoj de la muzikistoj estis ellaboritaj de dizajnisto Manuel Cuevas, kudritaj el sateno kaj farbitaj en diversajn kolorojn. "Uniformon" de tri muzikistoj ornamas iu insigno aŭ ordeno: Ordeno de Brita imperio ĉe McCartney kaj Harrison, blazono de Britio ĉe Lennon kaj insigno de la provinco Ontario ĉe McCartney. Inter pli ol 70 kartonaj figuroj, ĉirkaŭantaŭ la grupanojn, oni povas vidi bildojn de Marlene Dietrich, Bob Dylan, Sigmund Freud, Edgar Poe, Karl Marx, Oscar Wilde, Marlon Brando, Fred Astaire, Marilyn Monroe, Bernard Shaw, Albert Einstein. Ekstrema maldekstra figuro de la tria vico reprezentas eks-basgitariston de The Beatles Stuart Sutcliffe.

Plimulto de la figuroj aperis sur la kovrilo iniciatite de McCartney, Lennon kaj Harrison. Kelkaj proponoj venis de Blake kaj Fraizer, sed Ringo Starr havigis rajton de elekto al la ceteraj grupanoj kaj ne partoprenadis kunmetadon de la listo. Kelkaj personoj, komence prezentitaj en la listo, poste ne trafis la kovrilon.

Krom kartonajn figurojn, la kombinaĵo enhavas diversajn aĵojn, inter kiuj estas kandelingo, televidilo, du ŝtonfiguroj, statueto de Neĝulino, figuro de la hinda diino Lakshmi, akvopipo, tubjo, ĝardena gnomo, pupo vestita per svetero kun surskribo "Welcome the Rolling Stones" ("Bonvenu, the Rolling Stones") k.a.

Internan flankon de la kovrilo okupas foto de The Beatles en samaj kostumoj, kiel sur la antaŭa flanko, kaj sed ekstraplane. Sur malantaŭa flanko estas metitaj tekstoj de ĉiuj kantoj - unuafoje en historio de la grupo.

Traka listo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kantoj de John Lennon kaj Paul McCartney escepte de
(*)George Harrison

La albumo "Sgt. Pepper's" iĝis la unua albumo de The Beatles, aperigita kun identa listo de komponaĵoj kaj en Britio, kaj en Usono.

Flanko 1:

  • "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:02

Registrita: la 1-an kaj la 2-an de februaro, la 3-an kaj la 6-an de marto 1967

Voĉo: Paul McCartney

La kanto fakte rolas kiel uverturo kaj konatigas aŭskultantojn kun elpensita orkestro kaj ĝia gvidanto Billy Shears. Tuj post kiam estas dirita lia nomo, komenciĝas sekva kanto kun voĉo de Ringo Starr, kio pensigas, ke nome li estas Billy Shears. Staras sur alia vidpunkto subtenantoj de la legendo pri morto de Paul McCartney.

  • "With a Little Help from My Friends"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:44

Registrita: la 29-an kaj la 30-an de marto 1967

Voĉo: Ringo Starr

La kanto estis komponita de Lennon kaj McCartney kune speciale por Ringo Starr, kiu plenumis ĝin ĉe la albumo. Tiu komponaĵo fakte sekvas el la antaŭa, ili estas kunigitaj per ludo sur elektra orgeno de George Martin.

  • "Lucy in the Sky with Diamonds"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 3:28

Registrita: la 1-an kaj la 2-an de marto 1967

Voĉo: John Lennon

Laŭ vortoj de Lennon, por komponado de tiu kanto inspiris lin lia filo Julian, kiu venis el lernejo kun pentraĵo, prezentanta lian samklasaninon Lucy en ĉielo kun diamantoj (nome tiel oni tradukas titolon de la kanto). La komponaĵo trafis centron de skandalo, kiam iu atentis, ke titolon de la kanto oni povas prezenti kiel siglon LSD.

  • "Getting Better"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:47

Registrita: la 9-an, la 10-an, la 21-an kaj la 23-an de marto 1967

Voĉo: Paul McCartney

La frazo, fariĝinta titolo de la kanto, apartenas al Jimmy Nichol, la drumisto, kiu dum aŭstralia turneo de The Beatles en 1964 anstataŭis ĉe koncertoj malsaniĝintan Ringo Starr. Laŭ muziko la kanto rememorigas pri la populara kanto, datata de la sama tempo - "Penny Lane". "Getting Better" inkluzivas tamburinan partion de Harrison.

  • "Fixing a Hole"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:36

Registrita: la 9-an kaj la 21-an de februaro 1967

Voĉo: Paul McCartney

La voĉan partion plenumas McCartney, akompanante sin per klaviceno. La aŭtoro de la solo estas George Harrison. Versioj de deveno de la teksto varias - de vidita de McCartney animaciaĵo pri talpo ĝis heroina dependeco.

  • "She's Leaving Home"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 3:35

Registrita: la 17-an kaj la 20-an de marto 1967

Voĉo: Paul McCartney, John Lennon.

Instrumentala akompano en tiu ĉi kanto ne estis plenumita de The Beatles, sed de korda kvarteto. Al The Beatles apartenas nur voĉaj partioj (Lennon kaj McCartney). Laŭ vortoj de McCartney, ideo de la kanto naskiĝis ĉe li post kiam li tralegis ĵurnalan artikolon pri junulino foririnta el sia familio.

  • "Being for the Benefit of Mr. Kite!"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:37

Registrita: la 17-an, la 20-an de februaro, la 28-an, la 29-an kaj la 31-an de marto 1967

Voĉo: John Lennon

Vortoj de la kanto prezentas prilaboritan tekston de cirka afiŝo de 1843, kiun Lennon aĉetis en antikvaĵvendejo en la graflando Kent. Por krei etoson de karnavalo, oni uzis registritajn sonojn de vapora orgeno kaj foira gurdo, distranĉitajn en erojn kaj refoje kungluitajn arbitre.

Flanko 2:

  • "Within You Without You"*

Aŭtoro: George Harrison

Daŭro: 5:05

Registrita: la 15-an, la 22-an de marto, la 3-an kaj la 4-an de aprilo 1967

Voĉo: George Harrison

"Within You Without You" iĝis respegulo de intereso de Harrison pri hinda kulturo kaj speciale pri hinda muziko. La kanto estis registrita de li kaj kelkaj hindaj muzikistoj sen partopreno de ceteraj anoj de The Beatles. Centre de la komponaĵo, krom hindaj muzikiloj, ĉeestas ankaŭ la eŭropaj, iliaj partioj estis intermetitaj en la kanton de George Martin laŭ konsento de Harrison.

  • "When I'm Sixty-Four"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:37

Registrita: la 6-an, la 8-an, la 20-an kaj la 21-an de decembro 1967

Voĉo: Paul McCartney

Tiu ĉi kanto estis verkita de Paul McCartney en la aĝo de 16 jaroj por naskiĝtago de lia patro, ses jarojn antaŭ "Sgt. Pepper", kaj kiam komenciĝis laboro super la albumo, li decidis, ke "When I'm Sixty-Four" tre sukcese respondas al la ellaborita koncepto. Por aldoni al la komponaĵo etoson de komenco de la jarcento, oni uzis en la aranĝo fortepianon, violonĉelon kaj tri klarnetojn.

  • "Lovely Rita"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:42

Registrita: la 23-an, la 24-an de februaro, la 7-an kaj la 21-an de marto 1967

Voĉo: Paul McCartney

Unu el kelkaj romantikaj kantoj de Paul McCartney (kiu fakte estas aŭtoro de la komponaĵo) ĉe la albumo. Fortepiana partio fine de la kanto estis plenumita de George Martin.

  • "Good Morning Good Morning"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 2:41

Registrita: la 8-an kaj la 16-an de februaro, la 13-an, la 28-an kaj la 29-an de marto 1967

Voĉo: John Lennon

Laŭ vortoj de Lennon, li verkis tiun ĉi kanton, insirigite de televida reklamo de la maizflokoj "Kellogg's", kiu komenciĝadis per vortoj "Good morning, good morning" ("Bonan matenon, bonan matenon"). La registradon partoprenis muzikistoj el la ensemblo "Sounds Incorporated" (ili ludas tri saksofonojn, du trombonojn kaj valtornon).

La kanto estas interesa pro tio, ke en ĝi estis uzitaj sonoj de naturo: kokkrio, kata miaŭo, hunda bojado ktp. Kelkaj kritikistoj kulpigas la grupanojn pri tio, ke per tiu trovaĵo tiuj penas kovri krudecon de la materialo kaj pri tio, ke la manovro estis ŝtelita el la albumo "Pet Sounds" de la grupo The Beach Boys (kiu dekomence rolis kiel inspiranto por kreado de "Sgt. Pepper")

  • "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band (Reprise)"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 1:18

Registrita: la 1-an de aprilo 1967

Voĉo: Paul MacCartney

Ripeto de la kanto "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band" diferencas de la originalo pri pli rapida ritmo, manko de blovmuzikiloj kaj pri daŭro (alvorte, tio estas unu el la plej mallongaj kantoj, iam trafantaj albumojn de The Beatles).

  • "A Day in the Life"

Aŭtoroj: John Lennon k Paul McCartney

Daŭro: 5:33

Registrita: la 19-an kaj la 20-an de januaro, la 3-an, la 10-an, la 22-an de februaro, la 21-an de aprilo 1967

Voĉo: John Lennon, Paul McCartney.

La kanto konsistas el du partoj, unu el kiuj estis verkita de Lennon, kaj la alia - de McCartney, kaj parto de McCartney estas enmetita en mezon de la parto verkita de Lennon. La fragmentoj tre grave diferencas laŭ ritmo kaj estis kunigitaj de kresĉendo de simfonia orkestro, konsistanta el 41 anoj, kiu estis speciale invitita por registrado de tiu ĉi kanto. La finala akordo daŭras 42 sekundojn, ĝi estis ludita per 10 manoj sur 4 muzikiloj (tri fortepianoj kaj harmoniumo).

Alternativa ordo de la kantoj ĉe la unua flanko[redakti | redakti fonton]

En libreto, enmetita en la kompaktdiskon de 1987, estas rakontate, ke dum laboro super la albumo komence estis konsiderata alia ordo de la kantoj ĉe la unua flanko de la disko:

  1. "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band"
  2. "With a Little Help From My Friends"
  3. "Being for the Benefit of Mr. Kite!"
  4. "Fixing a Hole"
  5. "Lucy in the Sky With Diamonds"
  6. "Getting Better"
  7. "She’s Leaving Home"

Ŝanĝinte plenumordon de trakoj (tiun funkcion havas ĉiuj KD-aparatoj), oni povas konatiĝi kun komenca koncepto de la albumo.