Ŝenŝjio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shaanxi)
Ŝenŝjio
Norma ĉine : 陕西
Shănxī
Mallongigo: 陕 (shăn)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Ŝenŝjio montrata
Ĉinio kun Ŝenŝjio montrata
Ĉinio kun Ŝenŝjio montrata
Signifo de nomo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Ŝiano
Plejgranda urbo
Provincestro
Areo 205 600 km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro ()
 - Ĉirkaŭ
 - Loĝdenso /km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
vdr

Ŝenŝjio (ĉine 陕西 [ŝanĉi] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas provinco kiu situas en la meza baseno de la Flava Rivero en la postregiono de Ĉinio, okupas lokon facile ligantan la ĉinan orienton kun ĝia okcidento, la nordon kun la sudo. Ĝia totala areo estas 205 600 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Ŝiano. Alia grava urbo estas Hanĵong.

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

Minaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nun oni jam konstatis la rezervo-kvanton de 91 minaĵoj, inter kiuj la karbo estas 161,8 miliardoj da tunoj, kiu estas la plej granda rezervo-kvanto de minaĵo de la provinco.

Akvoenergio[redakti | redakti fonton]

La riveroj norde de Qinling-montaro apartenas al la akva sistemo de la Flava Rivero kaj tiuj sude de la montaro -- al tiu de Jangzi-rivero. Hanshui, unu el la grandaj branĉoj de Jangzio, estas la plej granda rivero en la provinco kaj ĝia jara akva flukvanto konsistigas pli ol duonon de tiu de la tuta provinco. La akva fluo-kvanto de la tuta provinco estas 42.6 miliardoj da kubaj metroj, al kiu oni povas instali generatorarojn kun totala kapacito de 14 milionoj da kW.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Tie vivas 750 specoj de sovaĝaj vertebruloj, el kiuj 79 estas raraj, inkl. de pando, orhara simio, neofeliso (Neofelis nebulosa) kaj aliaj 9 specoj de bestoj protektataj de la ŝtato.

Vegetaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Ŝenŝjio la arbaroj kovras 5.93 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 28.8% de la totala areo de la provinco. Tie kreskas 3300 specoj de sovaĝaj vegetaĵoj, el kiuj 37 estas raraj kaj 800 farmaciaj. La tie kreskantaj hipofaeoj (Hippophae rhamnoides), gynostemma pentaphylla kaj aliaj sanigaj drogoj estas ekspluatindaj. La produkto-kvanto de lako kaj ĝia kvalito estas la unuaj inter la samspecaj produktoj de nia lando. Jujubo, juglando kaj uruŝio estas tradiciaj eksportaĵoj de la provinco.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Terakota armeo

En Ŝenŝjio estas 72 imperiestraj maŭzoleoj, kiuj bone montras la sociajn ekonomion kaj kulturon de la koncerna epoko. La Maŭzoleo de Huangdi, Terakota armeo de Qin-dinastio, Famen-templo, Stelearo de Ŝjian-urbo, Historia Maŭzoleo de Ŝenŝjio, Antikvaj Urbomuroj de Ŝjiano kaj aliaj 4 lokoj estas rigardataj kiel la plej bonaj vidindaĵoj. La Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj ĝia terakota legio estis enlistigitaj en la nomaron de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Mediaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Nun akriĝas la dezertiĝo, grunda erozio kaj sablo-vento.

Antaŭ 1500 jaroj ĉie en Ŝenŝjio estis verda stepo kaj oni honoris ghin per la nomo: "surtera maro" kaj "surtera paradizo". Poste pro militado kaj troa ekspluatado, detruiĝis arbaroj kaj flaŭro, dezertiĝis kampoj peco post peco. La medio estis grave damaĝita. Ĝis 1949 preskaŭ komplete malaperis la arbaroj kaj fekundaj stepoj. Sablo moviĝas senĉese suden, engluante kampojn kaj vilaĝojn. Furioza sablo-vento serioze malutilis al la tieaj industrio kaj agrokulturo.

La konstanta lavado kaj mordado de akva fluo sulkigis la la Leŭsan Altebenaĵon. La subprovincoj Yan'an kaj Yulin, estas lokoj, kie grave efloreskas la grundo. Ĉiujare tie kelkcent milionoj da tunoj da sablo forportighas de la Flava Rivero kaj sedimentas en ĝia lito.

Oni faras reordigon de la medio unue en la norda parto de la provinco. La inĝeniero «Beligi la Montojn kaj Riverojn» ja estas destinita por moderigi la grundan erozion kaj plibonigi la ekologian medion. Konforme la malsamajn cirkonstancojn de diversaj lokoj oni faris planon por bonordigi, konstrui kaj disvolvi la regionon konstante suferantan de sablo-vento ĉe la Granda Muro interne de Ŝenŝjio, sulkoplenajn lokojn sur la Leŭsa Altebenaĵo en norda Ŝenŝjio, sulko-plenajn lokojn sur Weibei-Altebenaĵo, Guanzhong-Ebenaĵon kaj regionon inter la montaroj Qinling kaj Daba. Post penado en dekoj da jaroj Ŝenŝjio certe fariĝos bela loko, utila al la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj: 35,96 milionoj Loĝantara kresko: 0.713%

Nacioj: Hanoj konsistigas 99.4% de la tuta loĝantaro. Tie vivas ankaŭ hujoj, manĉuroj kaj mongoloj. La loĝateco de la provinco estas 174 homoj po kvadrata kilometro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produkto-valoro: 148,76 miliardoj da juanoj (en 1999)
  • Kresko: 8.4% (en 1999)
  • Po-kapa podukto-valoro: 3834 juanoj
  • Procentoj okupataj de la unua, dua kaj terciara industrioj en la produkto-valoro: 20.5%; 41.1% kaj 38.4%
  • Financa enspezo: 9.33309 miliardoj da juanoj

Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 2.033 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 1.177 miliardoj kaj laboruloj eksportitaj eksterlanden enspezis 860.7 milionojn da usonaj dolaroj. Sole en 1999 Ŝenŝjio sendis 1883 inĝenierojn, teknikistojn kaj fakajn laborulojn eksterlanden.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

En 1999 en la provinco estis 157 projektoj investitaj de alilandanoj, kaj oni fakte uzis 265 milionojn da juanoj. En Ŝenŝjio estas 2 980 alilandaj entreprenoj. La Frato-Kompanio de Japanio, MCME-kompanio de Usono, Philip-kompanio de Nederlando, Norda Elektra Aplika Kompanio de Kanado kaj aliaj ekfunkciis en Ŝenŝjio. De 1983, kiam en la provinco aperis la unua alilanda entrepreno, ĝis 1999, la provinco sankciis entute 2971 projektojn investitajn de alilandanoj, kiuj uzis sume 2.745 miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĉefaj industrioj:

Elektronika, maŝina, farmacia, kemiindustria, fuela, manĝaĵa kaj turisma.

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telefonoj (konduktilaj kaj senfadenaj).

Nun en Ŝenŝjio funkcias sume 2532 mil programregaj telefonoj kaj 4 milionoj da ordinaraj kaj poŝaj telefonoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

En Ŝenŝjio funkcias 13 fervojoj. la Ŝiana Fervoja Stacio kaj ĝia klasifikejo formis la plej grandan fervojan centron en la Nordokcidento de Ĉinio.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Ŝiano estas centro de la provincaj ŝoseoj. De Ŝiano radias 9 ŝtataj ŝoseoj. Ekspresaj aŭtovojoj longas 385 km.

Aviado[redakti | redakti fonton]

La Ŝiana Flughaveno estas unuaklasa aerodromo de nia lando, taŭga por diversaj aviadiloj. Xianyang-aerodromo sub la Ŝiana Flughaveno estas aviada nodo en la Nordokcidento. La aerodromo estas grandigata. En Ŝenŝjio estas 119 aerlinioj, kiuj ligas la provincon kun 51 ĉinaj urboj kaj multaj urboj de aliaj landoj.

Entreprenoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Bazaj instalaĵoj, kemi-industrio, farmacio, metalurgio, maŝino-farado, elektroniko, malpez-industrio, manĝaĵo-prilaboro kaj konstrumaterialoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  paĝo pri Ŝenŝjio en la anglalingva versio de la vikia projekto Wikivoyage angle