Shabeellaha Dhexe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 2°48′40″N 46°6′14″E  /  2.81111°N, 46.10389°O / 2.81111; 46.10389 (Shabeellaha Dhexe)

Situo de Shabeellaha Dhexe en Somalio

Meza Shabele (somale Shabeellaha Dhexe) estas administra regiono (gobolka) en suda Somalio. Kiel parto de la iama regiono Benadir, ties ĉefurbo estis Mogadiŝo ĝis meze de la 1980-aj jaroj, kiam la urbo de Jowhar iĝis ĉefurbo. Ĝi limas kun la somaliaj regionoj de Galguduud, Hiiraan, Malsupra Shabele kaj Banaadir, kaj kun la Hinda Oceano sudoriente.

La regiono nomiĝas laŭ la rivero Shabeelle kiu trapasas la regionon.

Antaŭmilita censo ĉirkaŭkalkulis populacion de 1.4 milionoj. Nuntempe, la regiona konsilantaro postulas, ke la populacio de la regiono estas 1.6 milionoj.

La regiono estis ĉefe loĝata de diversaj subklanoj de la somala klano de la Havijeoj, ĉefe la Abgaal kaj la Gaaljecel. Minoritato inkludas la Moobleen kaj Hiilebi. Tamen, la subklano de Abgaal estas la hegemonia en Meza Shabelle. [1]

EStas ankaŭ membroj de la nesomala etna minoritato de la bantua grupo Kaboole.

La regiono konsistas el sep (7) distriktoj: Jowhar – la regiona ĉefurbo, Bal’ad, Adale, A/yabal, War sheikh, Runirgon kaj Mahaday.

La regiono havas brutobredadon, irigaciitan agrikulturon kaj fiŝkaptadon, kun ĉiujara pluvokvanto de inter 150 kaj 500 mm kovrante areon de proksimume 60,000 km², la regiono havas 400 km de marbordo en la Hinda Oceano.[2]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]