Shah Alam
Shah Alam estas metropolo kaj universitata urbo en Malajzio, en subŝtato Selangoro. Ĝi estis la unua laŭplana grandurbo en Malajzio post la sendependeco en 1957.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Loĝantaro: 584.340 en 2007
- Areo: 290 km²
- Horzono: UTC + 8
- Koordinatoj: 03°05′N 101°31′O / 3.083°N, 101.517°OKoordinatoj: 03°05′N 101°31′O / 3.083°N, 101.517°O
Geografio[redakti]
Shah Alam situas en Malaja duoninsulo inter Kuala-Lumpuro kaj Klang. La ĉefurbo troviĝas 25 km-ojn.
Historio[redakti]
La loko estis longe konata pri kaŭĉuko kaj palmoleo. Shah Alam fondiĝis en 1963. La urbo estas antaŭurbo de Kuala-Lumpuro, sekve precipe loĝkvartaloj kaj vendejoj konstruiĝis, sed tie produktiĝas aŭtoj. En la urbo funkcias universitato, 22 mezlernejoj, 1 faklernejo kaj 37 bazlernejoj.
Trafiko[redakti]
Shah Alam havas bonajn vojkontaktojn kun la ĉefurbo kaj kun la marbordo. La ĉefurba internacia flughaveno troviĝas 35 km.
Klimato[redakti]
Shah Alam havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-januaro. La temperaturo estas tre konstanta kaj varias inter 25-30 °C.
Vidindaĵoj[redakti]
- moskeo Blua kun 4 minaretoj de 1988
- muzeo, apude biblioteko
- botanika ĝardeno
- parko kun 7 artefaritaj lagoj