Shaki

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Shaki, pli frue Saki estas grandurbo en Niĝerio.

Mapo pri Niĝerio, kie Shaki estas trovebla en la okcidenta parto

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Geografio[redakti]

Shaki situas sur montetaro en la okcidenta sekcio de la lando. Benino situas 60 km. En la montetaro 490 metrojn alta pinto staras inter la savano.

Historio[redakti]

Shaki iam apartenis al Oyo-Imperio. En la 1860-aj jaroj misiistoj establis anglikanan preĝejon.

Ekonomio[redakti]

Ĉirkaŭaĵo de Shaki estas manĝokorbo de la subŝtato. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, maniokojn, ignamojn, maizojn, fabojn, nuksojn, indigojn kaj tabakojn. En la urbo oni produktas aluminiajn potojn, ankaŭ la kotonaj teksaĵoj tinkturitaj gravas, la brutaro same gravas en la apudaĵo.

Klimato[redakti]

Shaki situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 25 °C. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.

Trafiko[redakti]

Shaki situas laŭ cefvojo Iseyin-Benino.

Fontoj[redakti]