Sherlock Holmes Baffled

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sherlock Holmes Perpleksa
Sherlock Holmes Baffled.jpg
Originala titolo Sherlock Holmes Baffled
Produktadlando Flago-de-Usono.svg Usono
Filmita en Flago-de-Usono.svg Usono
Originala lingvo Muta filmo
Kina aperdato 1903
Daŭro 30 sekundoj
Ĝenro Misterfilmo/Krimfilmo
Reĝisoro(j) Arthur Marvin
Distribuo American Mutoscope and Biograph Company
v  d  r
Information icon.svg

Sherlock Holmes Baffled (laŭvorte tradukata kiel Sherlock Holmes Perpleksa) estas mallongega usona muta filmo kreita inter 1900 kaj 1903, kun kinematografio de Arthur Marvin. Ĝi estas la plej frue konata kina adaptigo de la detektivo Sherlock Holmes, kreita de la brita verkisto Arthur Conan Doyle, kvankam en malsama formo al tiuj pli postaj filmoj[1]. La filmeto ankaŭ estas konata kiel la unua misterfilmo[1][2]. En la filmo, ŝtelisto kiu povas ekaperi kaj malaperi laŭvole, ŝtelas sakon da aferoj de Sherlock Holmes. Ajnakaze, la provoj de Holmes kapti lin fiaskas[3].

Komence produktita por mutoskopo en 1900 kaj registrita en 1903, Sherlock Holmes Baffled nur daŭras 30 sekundojn. Kvankam produktita en 1900, ĝi estis spektebla en 1903, kaj kopirajtavizo videblis en la komenco de la filmeto[3]. La nomo de la aktoroj de Holmes kaj lia atakanto ne estas registritaj. Supozita kiel perditaĵo dum multaj jaroj, la filmo estis retrovita en 1968 kiel paperpresaĵo en la usona Biblioteko de Kongreso[4].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Post la titolo, vizaĝkovrita ŝtelisto metas en sakon la objektojn kiuj estas sur tablo. Sherlock Holmes eniras en la salonon kaj malkovras la entrudulon, sed konfrontinte lin, la ŝtelisto malaperas. Holmes komence intencas ignori la incidenton sidante kaj bruligante cigaredon, sed la ŝtelisto reaperas kaj la detektivo provas preni la sakon enhavanta la ŝtelitajn objektojn. Li eligas pafilon el la poŝo de sia burnuso kaj pafas al entrudulon, kiu senvunde ree malaperas. Kiam Holmes sukcesas repreni la ŝtelitaĵojn, la sako malaperas el liaj manoj kaj revenas al la manoj de la ŝtelisto, kiu tuj malaperas tra la fenestro. En ĉi tiu momento la filmo abrupte finiĝas montrante Holmes kun evidenta perplekseco.[1][3]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Anonco de 1899 de la Mutoskopo.

La filmo estis produktita de la usona kompanio American Mutoscope and Biograph Company kaj estis intencita por esti montrita per la mutoskopo, frua filmaparato, patentita de Herman Casler en 1894[5]. Kiel la kinetoskopo de Thomas Alva Edison, la mutoskopo ne projekciis la filmon sur ekranon, kaj disponigis spektadon al nur unu persono en unu fojo. Pli malmultekosta kaj pli simpla ol la kinetoskopo, la sistemo surmerkatigita de la usona Mutoscope Company rapide dominis la komercadon de kingapejaj filmoj, aldonitaj al maŝinoj kiuj funkciis per enmeto de moneroj[6].

La mutoskopo funkciis surbaze de la sama principo kiel la folioskopio, kun individuaj bildokadroj presitaj sur flekseblaj kartoj metitaj al cirkla kerno kiu rondiris kun la turno de uzant-funkciigita manokranko[7]. La kartoj estis ŝaltitaj per elektraj ampoloj ene de la maŝino, sistemo elpensita de la frato de Arthur Marvin, Henry, unu el la fondintoj de la Biograph-firmao. Pli fruaj maŝinoj dependis de la reflektita natura lumo[8].

Por eviti malobservi la patentojn de Edison, la filmiloj Biograph de 1895 al 1902 utiligis grandformatan filmon je 68 mm larĝe, kun bildareo de 2 × 2½ coloj, kvaroble pli ol la filmo de Edison (filmo 35mm).[9]. La Biograph-filmoj ne estis pret-truita; la fotilo mem truis ĉiun flankon de la bildo kiam la filmo estis eksponita ĉe 30 bildoj je sekundo.[10][11]. Sherlock Holmes Baffled kuris je 86.56 metroj longe, donante al la filmo kurtempon de 30 sekundoj (kvankam en praktiko, pro la man-komencita rapidumado de la mutoskopo, tio variis)[12].

La direktoro kaj kinoartisto de Sherlock Holmes Baffled estis Arthur W. Marvin, fotisto dungita de Biograph[13]. Marvin realigis pli ol 418 mallongajn filmojn inter 1897 kaj 1911, kaj ili estis ĉefe vodeviloj. Li poste iĝis konata kiel la gazeta fotisto por fruaj mutaj filmoj de David Wark Griffith[13]. La identecoj de la rolantoj de Holmes kaj lia atakanto ne estis registritaj[14].

La Biograph-filmoj antaŭ 1903 estis plejparte aktualaĵoj (dokumenta videofilmo de faktaj personoj, lokoj kaj okazaĵoj), sed Sherlock Holmes Baffled estas ekzemplo de frua Biograph-komedio rakonta filmo, produktita ĉe la tegmentostudio de la firmao Broadway en Novjorko[3]. Laŭ la libro Sherlock Holmes Handbook de Christopher Redmond, la filmo estis filmita la 26-an de aprilo 1900[15]. Julie McKuras deklaras ke la filmo estis publikigita en majo de la sama jaro[3]. Malgraŭ ĝia cirkulado, Sherlock Holmes Baffled estis nur registrita la 24-an de februaro 1903, kaj tiu estas la dato vidita sur la kopirajta titolokarto de la filmo.[16]. La foje proponita dato de 1905 verŝajne originas pro konfuzo kun filmo de Vitagraph Studios titolita Adventures of Sherlock Holmes; or, Held for Ransom (1905).[17].

Reeltrovado[redakti | redakti fonton]

La filmo estis supozita perdita dum multaj jaroj, ĝis kiam Michael Pointer, historiisto pri la filmoj de Sherlock Holmes, identigis en 1968 paperkopion en la Biblioteko de la Usona Kongreso[4]. Ĉar filmoj ne estis protektitaj per kopirajtleĝoj ĝis 1912, paperpresaĵoj estis tiam senditaj al la Biblioteko fare de la filmstudioj, kiuj deziris oficiale registri siajn verkojn. Tiuj kopioj estis faritaj uzante alt-sensivan paperon samlongan kaj samlarĝan kiel la filmo mem, formante kolekton de fiksaj bildoj. Tiu metodo estis uzata kaj de Edison Studios kaj de Biograph.[18]. La filmo dum multaj jaroj restis en la biblioteka kolektaro de filmoj 16mm[19].

Analizo[redakti | redakti fonton]

Sherlock Holmes Perpleksa, la tuta filmo.

La intrigo de Sherlock Holmes Baffled ne havas ajnan rilaton kun aliaj historioj kompilitaj en la t.n. "holmesa kanono" de Arthur Conan Doyle. Ŝajnas, ke la nomo estis uzita nur pro ĝia populareco.[20] Filmata sur scenejo de ununura vidpunkto, la filmo verŝajne celis servi kiel ekzemplo de kinaj trukoj kaj specialaj efektoj, precipe de la tiel nomata "haltotruko" inventita de la franca kinreĝisoro Georges Méliès kvar jarojn antaŭe, en 1896.[21]

Sherlock Holmes Baffled markis la komencon de la tendenco de la unuaj kinreĝisoroj montri la ĉefrolanton en komikaj situacioj. En ĉi tiu kazo, rolulo prezentata kiel Holmes restas "perpleksa" kaj superita de ŝtelisto, kontraste al la literaturaj rakontoj, okaze de kiuj la detektivo ĉiam montras sian lertecon. William K. Everson, en sia libro The Detective in Film, elstarigas ke en Sherlock Holmes Baffled, same kiel en aliaj detektivaj mutaj filmoj, « [la reĝisoro konfrontas] al la malfacila neebleco enkonduki longajn pridemandadojn aŭ parolan deduktadon (...) tial estis emfazita la konkreta agado, ne la detektiva laboro ».[22] La unua fidela kaj serioza adaptado de la rolulo de Conan Doyle estis la filmo de William Gillette Sherlock Holmes, unuafoje spektita en 1916.[23] Michael Pointer sugestis, ke la aspekto kaj vestaĵo de la sennoma aktoro en Sherlock Holmes Baffled estis imitado de la interpretado de Gillette en la teatraĵo Sherlock Holmes,[24] kiu estis ekludita en la teatrejo Garrick de Broadway la 6-an de novembro 1899.[25]

En la originala artikolo pri la reeltrovado de la fimo, Michael Pointer asertis ke « temas pri malnova trukfilmo klare produktata por esti spektata per mutoskopo aŭ alia maŝino de "peep show". Kvankam ĝi estas malgranda, triviala verko, ĝi estas historia, ĉar temas pri la unua uzo konata de la rolulo Sherlock Holmes en filmo ».[26] Aldone, ĝi ankaŭ estas la unua filmo pri detektivoj, kaj estis nur la unua el la abundaj, oftaj kinadaptoj de la rolulo de Conan Doyle en la historio de kino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Tuska, Jon (1978). The Detective in Hollywood. New York: Doubleday. p. 1. ISBN 978-0-385-12093-7.
  2. Harmon, Jim (2003). Radio Mystery and Adventure and Its Appearances in Film, Television and Other Media. Jefferson, North Carolina: McFarland & Company. p. 176. ISBN 978-0-7864-1810-7.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 McKuras, Julie (Decembro 2000). "100 Years Ago: Sherlock Holmes Baffled". Friends of the Sherlock Holmes Collections Newsletter (Minneapolis: Friends of the Sherlock Holmes Collections, University of Minnesota Libraries)
  4. 4,0 4,1 Pointer, Michael (Somero 1968). "Earliest Holmes film". Sherlock Holmes Journal (The Sherlock Holmes Society of London) 8 (4): 138–140.
  5. Spehr, Paul C. (2000). "Unaltered to Date: Developing 35mm Film". In Fullerton, John and Widding, Astrid Söderbergh. Moving Images: From Edison to the Webcam. Sydney: John Libbey & Co. p. 17. ISBN 978-1-86462-054-2.
  6. Slide, Anthony (1998). The New Historical Dictionary of the American Film Industry. Lanham, Maryland: Scarecrow Press. p. 22. ISBN 978-0-8108-3426-2.
  7. Musser, Charles (1994). The Emergence of Cinema: The American Screen to 1907. Berkeley: University of California Press. p. 176. ISBN 978-0-520-08533-6.
  8. Hendricks, Gordon (1964). Beginnings of the biograph: the story of the invention of the mutoscope and the biograph and their supplying camera. Berkeley: Beginnings of the American Film, University of California Press. p. 60.
  9. Bordwell, David; Staiger, Janet; Thompson, Kristin (1988). The Classical Hollywood cinema: Film Style & Mode of Production to 1960. London: Routledge. p. 265. ISBN 978-0-415-00383-4.
  10. Bitzer, Billy. "The Biograph Camera". The Operating Cameraman (Toluca Lake, California: Society of Camera Operators).
  11. Musser, Charles (1994). The Emergence of Cinema: The American Screen to 1907. Berkeley: University of California Press. pp. 303–313. ISBN 978-0-520-08533-6.
  12. Doyle, Steven; Crowder, David A. (2010) (PDF). Sherlock Holmes for Dummies. Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons. p. 26. ISBN 978-0-470-48444-9.
  13. 13,0 13,1 Henderson, Robert M. (1972). D. W. Griffith: His Life and Work. Oxford: Oxford University Press. p. 36. ISBN 978-0-8240-5763-3.
  14. Hardy, Phil (1997). The BFI Companion to Crime. Berkeley: University of California Press. p. 168. ISBN 978-0-304-33215-1.
  15. Redmond, Christopher (1993). A Sherlock Holmes Handbook. Toronto: Dundern Press. p. 164. ISBN 978-1-55488-446-9.
  16. Nollen, Scott Allen (1996). Sir Arthur Conan Doyle at the Cinema. Jefferson, North Carolina: McFarland & Co. p. 249. ISBN 978-0-7864-0269-4.
  17. "The Adventures of Sherlock Holmes; or, Held for Ransom". British Film Institute Film & TV Database.
  18. "The Paper Print Film Collection at the Library of Congress". Library of Congress. Washington, D.C. Retrieved 30 January 2010.
  19. "Mary Pickford Theater screening archive: Sherlock Holmes: Silent to Sound". Library of Congress. Vaŝingtono.
  20. Leitch, Thomas M. (2007). Film Adaptation and its Discontents. Baltimore: JHU Press. p. 260. ISBN 978-0-8018-8565-5.
  21. Ezra, Elizabeth (2000). Georges Méliès: the birth of the auteur. Manchester: Manchester University Press. p. 15. ISBN 978-0-7190-5396-2.
  22. Everson, William K. (1972). The Detective in Film. Secaucus, New Jersey: Citadel Press. p. 4. ISBN 978-0-8065-0448-3.
  23. Moody, Nickianne (2003). "Crime in Film and on TV". In Priestman, Martin. The Cambridge Companion to Crime Fiction. Cambridge, England: Cambridge University Press. p. 228. ISBN 978-0-521-00871-6.
  24. Pointer, Michael (1975). The Public Life of Sherlock Holmes. London and Vancouver: Drake Publishers. p. 31. ISBN 978-0-87749-725-7.
  25. Banham, Martin (1983). British and American playwrights Volume 5 (1750-1920): Plays by William Gillette, Rosemary Cullen, Don B. Wilmeth. Cambridge, England: Cambridge University Press. p. 30. ISBN 978-0-521-28431-8.
  26. Klinger, Leslie S. "The Search for Sherlock Holmes on the Screen". Baker Street Journal (Zionsville, Indiana: Steven Doyle).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.