Sheryfa Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sheryfa Luna
Bazaj informoj
Naskonomo Cherifa Babouche
Alie nomata Sheryfa Luna
Naskiĝo 25-an de januaro 1989 (1989-01-25) (35-jaraĝa)
en Évreux
Deveno Alĝerio, Francio
Ĝenroj R&B
pop-muziko
Profesio Kantistino
Aktivaj jaroj 2007 ĝis hodiaŭ
Eldoninto ULM
Universal
Parencaj
temoj
Popstars
Mathieu Edward
Retejo sheryfaluna.artistes.universalmusic.fr
vdr

Sheryfa LUNA, realnome Cherifa Babouche (arabe: شريفه بابٌش) (naskiĝis la  25-an de januaro 1989(nun 1989-01-25) (35‑jara) en Évreux, Haute-Normandie, Francio) de kabila patro kaj franca patrino, estas kantistino. Ŝi partoprenis kaj gajnis la kvaran sezonon de elsendo "Popstars". Rezulte de ŝia venko, al ŝi estis proponite registri albumon.

Biografio

Sheryfa kreskis en kvartalo de Nétreville en Évreux. Ŝi havas ok gefratojn.

La 26-an de oktobro 2007, ŝi venkis en la kvara sezono de elsendo de Tele-realeco "Popstars", kaj tiel gajnis registro-kontrakton.

En 2008, ŝi ekloĝis en Parizo kun sia kunulo Vénus, sporta konsultanto.

La 14-an de februaro 2008 ŝi naskis filon nomitan Vénus Junior.

Muzika kariero

Ŝia unua unuopaĵo titolita Quelque part (Ie) aperis en novembro 2007, tuj post la elsendo de la lasta epizodo de "Popstars".

Sinsekvis apero de unua samnoma albumo kaj dua unuopaĵo Il avait les mots (Li havis la vortojn) eltirita el la albumo. La koresponda muzikvideo estis filmita en Montrealo, Kanado.

Aperis tria unuopaĵo D'ici et d'ailleurs (De ĉi tie kaj aliloke), re-registrita en nova versio.

En marto 2008, Benjamin Chulvanij anoncis la aperon de ekskluziva unuopaĵo, kies titolo ne troviĝas en la albumo. Temas pri duopo kun finalisto Mathieu Edward de la sepa eldono de "Star Academy", titolita Comme avant (Kiel antaŭe). Tiu unuopaĵo estas ankaŭ la unua eltiraĵo el la albumo de Mathieu Edward.

Ŝia nova albumo Vénus (Venuso) aperis la 2-an de decembro 2008 kaj la unua unuopaĵo estas Si tu n'étais plus là (Se vi ne plu estus tie). La dua unuopaĵo estas Ce qu'ils aiment (Tio kion ili amas).

Diskaro

Albumoj

  • 2007: Sheryfa Luna
  • 2008: Vénus

Unuopaĵoj

  • 2007: Quelque part
  • 2008: Il avait les mots
  • 2008: D'ici et d'ailleurs
  • 2008: Comme avant duopo kun Mathieu Edward
  • 2008: Si tu n'étais plus là
  • 2009: Ce qu'ils aiment
  • 2009: Say (À L'infini) (OneRepublic featuring Sheryfa Luna)
  • 2009: Je Reviendrai

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj