Ŝikoku
| Ŝikokuo | ||
|---|---|---|
Ŝikokuo en Japanio |
||
| Situo | Pacifika oceano | |
| Geografia situo | 33° 45′ N, 133° 30′ O33.75133.5Koordinatoj: 33° 45′ N, 133° 30′ O | |
|
|
||
| Areo | 18 300,63 km² | |
| Loĝantaro | 4 000 000 219 loĝ./km² |
|
La Ŝikoku-pilgrimado |
||
Ŝikokuo (japane: 四国 [ŝikoku], laŭvorte: kvar provincoj) estas la malplej granda kaj loĝata el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Administre ĝi konsistigas (kune kun insuletoj) la regionon Ŝikoku kaj konsistas el la kvar gubernioj: Ehime, Kagaŭa, Koĉi kaj Tokuŝima.
La insulo grandas ĉ. 18.000 km² kaj havas 4,5 milionojn da loĝantoj; ĝia plej alta monto, Iŝizuĉi, altas 1982 metrojn. Ŝikoku situas sude de la ĉefinsulo Honŝuo kaj de 1988 estas ligita al ĝi per ponto Seto-Grandponto, al kiu aldoniĝis intertempe du pliaj pontoj: Ekspresvojo de Kobe-Aŭaĝi-Naruto kaj Ekspresvojo de Niŝiseto.
Apud Takamacu, ĉefurbo de la gubernio Kagaŭa, troviĝas unu el la plej belaj parkoj de Japanio: Ritsurin-parko. La gubernio mem estas konata pro ĝiaj bongustaj Udon-nudeloj: la pasto estas blanka, pli dika ol kutima pasto kaj kvadratforma anstataŭ ronda.
Tokuŝima, ĉefurbo de la samnoma gubernio Tokuŝima, estas tra la tuta Japanio konata pro la danco Aŭa-odori, kiu okazas ĉiujare dum la festo Bon.
Biogeografie Ŝikokuo troviĝas en la Ĉin-Japana ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).