Ŝirin Ebadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shirin EBADI)
Ŝirin Ebadi
Nobel-premiito
Persona informo
شیر
Naskiĝo 21-an de junio 1947 (1947-06-21) (76-jaraĝa)
en Hamadano
Religio ortodoksismo vd
Etno Persoj vd
Lingvoj persa vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Subskribo Ŝirin Ebadi
Profesio
Okupo juĝistoverkisto • homrajta aktivulo • pacaktivisto • advokato • aktivisto pri virinaj rajtoj • politikistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝirin Ebadi dum gazetara konferenco (Tunizo, 2005)

Ŝirin EBADI (Perse: شیرین عبادی) (naskiĝis la 21-an de junio 1947) estas irana advokatino kaj aktiva defendantino de homaj rajtoj. Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 2003 pro sia agado favore al homaj rajtoj kaj demokratio. Ŝi estis la unua islama virino kaj unua iranano kiu ricevis tiun premion.

Dum la jaroj 1975-79 ŝi servis kiel prezidanto de la urba tribunalo de Teherano, estante unu el la unuaj juĝistinoj en Irano. Ŝi devis forlasi sian postenon en 1979 pro la irana revolucio, kiam malprogresemaj religiuloj ekregis la landon kaj forte limigis la rolojn de virinoj.

Ŝi nun instruas juron ĉe la Teherana universitato kaj ŝi defendadas la rajtojn de infanoj kaj de virinoj.

Ŝi rolas kiel neoficiala parolportantino por iranaj virinoj kiuj ludis gravan rolon en la prezidenta balotkampanjo de Mohammad Ĥatami kaj de tiam klopodas por ke virinoj havu pli aktivan rolon en publika vivo.

Kaj en siaj esploroj kaj kiel aktivulo, ŝi estas konata pro antaŭenigo de pacaj, demokratiaj solvoj al gravaj problemoj en socio. Ŝi aktive partoprenas en publikaj debatoj kaj estas konata kaj admirata de la ĝenerala publiko en sia lando por la defendado antaŭ la tribunalo por viktimoj de atakoj de la konservativa frakcio kontraŭ libera parolado kaj politika libereco.

Kiel advokato, ŝi envolviĝis pri kelkaj disputigaj politikaj kazoj. Ŝi estis la advokato de la familioj de la verkistoj kaj intelektuloj kiuj estis viktimoj de la seriaj murdoj en 1999-2000. Ŝi estas konata pro defendo de unuarangaj opoziciuloj kiel ekzemple la familio de Dariush Farouhar kaj de lia edzino kiuj ambaŭ estis retrovitaj mortbatitaj. Ili staras inter la intelektuloj kiujn minacadas kontraŭreformistaj ekstremuloj deciditaj tiel haltigi la politikon de Ĥatami kiu liberigis la parolrajton. Ŝi laboris aktive - kaj sukcese - por malkaŝi la ĉefulojn malantaŭ la atako kontraŭ la studentoj ĉe Teherana universitato en 1999 kie kelkaj studentoj mortiĝis.

Rezulte, Ebadi estis malliberigita en multaj okazoj. En 2000 Ebadi estis akuzita disdoni videokasedon de konfeso de ekstremulo kiu malkaŝis ke konservativaj gvidistoj instigis fizikajn atakojn kontraŭ reformistoj. Ŝi pro tio ricevis enkarceran punon kaj profesian malpermeson, kiuj atentigis la mondon pri homaj rajtoj en Irano.

Ebadi reprezentas Reformitan Islamon, kaj argumentas por nova interpretado de islama juro kiu estas harmonia kun bazaj homaj rajtoj kiel demokratio, egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj libera parolado.

Ebadi estas aktivulo por rifuĝintaj rajtoj, kune kun tiuj de virinoj kaj infanoj. Ŝi estas la fondinto kaj gvidanto de la Asocio por Subtenado de la Infanaj Rajtoj en Irano. Ebadi verkis kelkajn akademiajn librojn kaj artikolojn fokusintajn sur homaj rajtoj. Inter ŝiaj libroj kiuj tradukiĝis anglalingven estas La Rajtoj de la Infano, Esplorado pri Juraj Aspektoj de Infanaj Rajtoj en Irano (Teherano, 1994), eldonita kun subteno de UNICEF, kaj Historio kaj Dokumentaro de Homaj Rajtoj en Irano (Novjorko, 2000).

Kun Islamo kiel sia deirpunkto, Ebadi kampanjas por pacaj solvoj al sociaj problemoj, kaj antaŭenigas novan pensmanieron pri islamaj terminoj. Ŝi montris grandan personan kuraĝon kiel advokato defendanta individuojn kaj grupojn kiuj fariĝis viktimoj de potenca politika kaj jura sistemo kiu estas leĝigita tra nehumana interpretado de Islamo. Ebadi montris sian volon kaj kapablon kunlabori kun reprezentantoj de kaj nereligiaj kaj religiaj opinioj.

Premio Ŝirin Ebadi[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Poitiers en Francio kreis premion por rekompenci studentajn projektojn, kiuj celas protekti homajn rajtojn, promocii egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj batali kontraŭ diskriminacioj. Vidu en la franca: http://www.animafac.net/prix-shirin-ebadi-les-laureats-de-la-premiere-edition-sont-connus/# Arkivigite je 2011-02-25 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Esperanta traduko de partoj de biografio de Ŝirin Ebadi, laŭ la oficiala TTT-ejo de Nobel, kiu estas en la norvega kaj angla lingvoj, en Irana Esperantisto, n-ro 5, aŭtuno 2003, p. 13