Shirley Temple
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Maj. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Shirley TEMPLE ([ˈʃɜː(r)li ˈtɛmp(ə)l], Esperantigite Ŝirli Templ) n. la 23an de aprilo 1928 en Santa Monica, Kalifornio) estas usona aktorino kaj diplomatino.
Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj, dum sia infanaĝo. La publiko raviĝis per ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.
Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomatiisto en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.
Listo de filmoj [redakti]
- Bright Eyes (Usono, 1934)
- The Littlest Rebell (Usono, 1935)
- Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
- Heidi (Usono, 1937)
- Since You Went Away (Usono, 1944)
- The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946]
- Fort Apache (Usono, 1948)
-
Shirley Temple (dekstre) kun Eleanor Roosevelt (maldesktre) en 1938
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.imdb.com/name/nm0000073 IMDB
http://www.shirleytemple.com Oficiala retejo

