Kometo Shoemaker-Levy 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shoemaker-Levy 9)
bildigo de (sume 21) fragmentoj de kometo Shoemaker-Levy 9; foto farita per kosmoteleskopo Hubble la 17-an de majo 1994

Kometo Shoemaker-Levy 9 (astronomia formala kodo D/1993 F2) estis kometo kiu disrompiĝis kaj karambolis kun Jupitero en julio 1994. Ĝi astronomie provizis la unuan rektan observon de ekstertera kolizio de du objektoj el nia sunsistemo. [1] Tiu kolizio kaŭzis grandan kvanton de artikoloj en la populara gazetaro, kaj la kometo estis detale observata de astronomoj tutmonde. La kolizio havigis novajn informojn pri Jupitero kaj reliefigis ĝian rolon en reduktado de kosmorubo en la interna sunsistemo.

La kometo estis malkovrita de astronomoj Carolyn kaj Eugene Shoemaker kaj David Levy. La kometo estis ekobservita en la nokto de 24-a de marto 1993, rotacianta en la orbito de Jupitero, en foto prenita per la 40-centimetra Schmidt-teleskopo ĉe la Observatorio de la Monto Palomar en Kalifornio. Estis la unua observo de kometo orbitanta planedon, kaj kredeble ĝi estis kaptita de la planedo jam ĉirkaŭ 20 ĝis 30 jarojn antaŭe.

Notoj[redakti | redakti fonton]