Shy'm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shy'm
Persona informo
Naskonomo Tamara Marthe
Aliaj nomoj Shy'm
Naskiĝo 28-an de novembro 1985 (1985-11-28) (38-jaraĝa)
en Trappes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto • dancisto
TTT
Retejo http://www.shymofficiel.com/
vdr

SHY'M, realnome Tamara MARTHE, (naskiĝis la  28-an de novembro 1985(nun 1985-11-28) (38‑jara) en Trappes, Yvelines) estas franca kantistino kaj dancistino. Ŝiaj muzikaj ĝenroj inkluzivas R&B, soulon, popmuzikon kaj varieteon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Trappes en Pariza regiono, de metropola patrino kaj martinika patro, Tamara frue pasiiĝis por danco kaj muziko. Baniĝinta en muziko pro sia familio, ŝi lernis dancadon kaj tiel fervore implikiĝis ke oni kromnomis ŝin «Spice Tam».

Paralele kun la studoj, ŝi cetere absolvis bakalaŭron kiam 17-jaraĝa, ŝi registris "maketojn" dank'al ŝia profesoro pri danco, Olav Sibi, kaj Ahmed Meflah kiuj promociis ŝian talenton ĉe multnombraj muzik-firmaoj en Parizo, eĉ produktinte prov-muzikvideojn por apogi la multoblajn talentojn de ilia juna malkovro. Tiam K-Maro malkovris ŝiajn "maketojn", kaj alvokis ŝin kelkajn tagojn poste, ĉarmita de la belulino.

En 2005, Shy'm fine aliris al li en liajn studiojn de Montrealo por provo kiu montriĝos pozitiva. Ŝi unue registros partoprenon kun li, en la unuopaĵo kiu lanĉos la duan albumon de K-Maro, Histoire de Luv.

Ŝi poste revenis tien por registri propran albumon, kies unua unuopaĵo kun popmuzika sono, Femme de couleur (Kolora virino) renkontis sukceson.

En ŝia unua albumo Mes Fantaisies (Miaj fantazioj), aperinta fine de oktobro 2006 en Francio, Shy'm parolas pri diversaj temoj, interalie amo, kiu ofte revenas, ŝia mestizado kaj ŝia sukceso.

Pseŭdonimo[redakti | redakti fonton]

Ŝia pseŭdonimo Shy'm devenas unuflanke de shy, angla vorto, kiu signifas "timema", kaj aliflanke de M el Martiniko. Ŝi klarigas en pluraj intervjuoj ke timema ŝi estas, tamen multe malpli ol antaŭe kiam la nura ideo sursceniĝi paralizis ŝin. Ŝia pasio hodiaŭ ebligas al ŝi superi sian timemon kaj ŝi nun "plezure ĵetiĝas en la popolamason".

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006: Mes Fantaisies (Miaj fantazioj) (Up Music/Warner Music France)
  • 2007: Mes fantaisies (luksa eldono kun ekstra DVD)
  • 2008: Reflets (Rebriloj)
  • 2010: Prendre l'air (Sin aerumi)
  • 2012: Caméléon
  • 2014: Solitaire
  • 2015: À nos dix ans
  • 2017: Héros
  • 2019: Agapé

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005: Histoire de Luv (gast. K.Maro)
  • 2006: Femme de Couleur (Kolora virino)
  • 2006: Victoire (Venko)
  • 2007: T'es Parti (Vi foriris)
  • 2007: Oublie Moi (Forgesu min)
  • 2007: Rêves d’enfants
  • 2008: La Première Fois (La unuan fojon)
  • 2008: Si Tu Savais (Se vi scius)
  • 2009: Step Back (gast. Odessa Thornhill)
  • 2010: Je sais (Mi scias)
  • 2010: Je suis moi (Mi estas mi)
  • 2011: Prendre l'air (Sin aerumi)
  • 2011: Tourne (Kirliĝu)
  • 2011: En apesanteur (En senpezeco)
  • 2012: Et alors !
  • 2012: On se fout de nous
  • 2012: Veiller tard
  • 2012: Et si
  • 2012: White Christmas
  • 2013: Caméléon
  • 2013: Contrôle
  • 2014: La Malice
  • 2014: L'Effet de serre
  • 2015: On s'en va
  • 2015: Silhouettes
  • 2015: Il faut vivre
  • 2015: Tandem
  • 2016: Vivre ou survivre
  • 2017: Mayday
  • 2017: Si tu m'aimes encore
  • 2018: Madinina
  • 2018: La Go
  • 2019: Absolem
  • 2019: Puerto Rico
  • 2019: Amiants
  • 2019: Olé Olé
  • 2019: Sourire
  • 2019: Nous deux
  • 2020: Boy
  • 2020: Ensemble
  • 2021: Tadada Tututu
  • 2021: Sunset Pyromane

Muzikvideoj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire de Luv
  • Femme de Couleur
  • Victoire
  • T'es Parti
  • T'es Parti ("off")
  • Oublie Moi
  • Oublie Moi (Koregrafio)
  • La Première Fois
  • Si Tu Savais
  • Step Back
  • Je sais
  • Je suis moi
  • Prendre l'air
  • Tourne
  • En apesanteur
  • #Shimisoldiers
  • Et alors !
  • On se fout de nous
  • Et si
  • La Malice
  • L'Effet de serre
  • On s'en va
  • Silhouettes
  • Il faut vivre
  • Tandem
  • Mayday
  • Si tu m'aimes encore
  • Madinina
  • Absolem
  • Puerto Rico
  • Amiants
  • Olé Olé
  • Sourire
  • Nous deux
  • Boy
  • Ensemble
  • Tadada Tututu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]