Si Phan Don

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Si Phan Don (ສີພັນດອນ; t.e. La 4000 insuloj) estas rivera arkipelago situanta ĉe la rivero Mekongo, en la provinco Ĉampasako en suda Laoso. Si Phan Don havas multajn insulojn, la duono el ili kovriĝas da akvo kiam la Mekongo inundiĝas. Sur ili troviĝas spuroj de la unua fervojo konstruita en Laoso kaj la delfeno Irrawadday el nesala akvo.