Si vis pacem, para bellum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Si vis pacem, para bellum (alia versio Igitur qui desiderat pacem, praeparet bellum) estas latina proverbo kun la signifo: se vi volas pacon, preparu militon.

Ĉirkaŭ 390 Flavius Vegetius Renatus skribis en sia Epitoma rei militaris vortojn, kiuj tre proksimas al la proverbo: "Qui desiderat pacem, bellum praeparat" (kiu deziras pacon, preparu sin por milito). La intenco estas sama: ne estas paco sen milito.

Tiuj frazoj estas devizoj, kiuj funkcias kiel senkulpigoj por defendi militistajn politikojn kaj missolvojn, dum la kontraŭaj "Si vis pacem, para pacem" kun la signifo "se vi volas pacon, preparu vin por paco" estus la taŭga kontraŭaĵo defende de pacismaj politikoj kaj veraj solvoj por la problemoj inter popoloj kaj tendencoj.