Siad Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Siad Barre
سياد بري

3-a
En funkcio:
21-a de oktobro 1969 – 26-a de januaro 1991
Antaŭulo Abdirashid Ali Shermarke
Sekvanto Ali Mahdi Muhammad

Naskiĝo 1919
en Flag of Italy (1861-1946).svg Shilabo, Ogaden, Itala Somalio
Morto 2-an de januaro 1995
en Flago de Niĝerio Lagos, Niĝerio
Nacieco Somaliano
Politika partio Somala Revolucia Socialista Partio
Edzo/ino Khadija Maalin kaj Dalyad Haji Hashi [1]
Religio Islamo
v  d  r
Information icon.svg

Mohamed Siad Barre (en somala : Maxamed Siyaad Barre) (1919, Shilaabo, Ogaden – la 2a januaro de 1995, Lagoso, Niĝerio) estis grava militisto, politikisto kaj ŝtatestro de Somalio de 1969 al 1991. Antaŭ alveni al la prezidenteco, li estis komandanto en la armeo de la demokrata registaro de Somalio starigita post la sendependo en 1960.

Militista komenco de ŝtatestro[redakti | redakti fonton]

Siad Barre estis orfa paŝtisto kiam li aliĝis al la italia kolonia polico. Tiam li ekstudis kaj eĉ faris kelkajn militistajn kursojn en Italio. Li iĝis vickomandanto de la armeo je la sendependiĝo de Somalio en 1960. Post trejnado kun sovetaj oficiroj komence de la 1960-aj jaroj, li iĝis konvinkita de la marksismo.

En 1969, post la murdo de la prezidento Abdirashid Ali Shermarke, la lando preskaŭ eksplodis en enlanda milito kaj nur danke al la puĉo kiun li faris kun aliaj junaj oficiroj la lando evitis tiun militon kaj ĥaoson. Li starigis tiam la Duan Respublikon kaj registis dum 22 jaroj; li proklamis la egalecon de la civitanoj antaŭ la leĝo kaj, super arkaika kaj masklisma socio, li proklamis la egalecon de la seksoj. Li aprobis la senpagecon de kuracado kaj edukado, kio permesis multajn centojn de miloj de nomadoj instaliĝi en la urboj kaj ĉefe en Mogadiŝo. Tamen li disvolvigis kulton al sia personeco: grandaj portretoj de Barre instaliĝis en la ĉefurbo Mogadiŝo kaj en provincoj, kie ankoraŭ kelkaj restis sentuŝe post 16 jaroj post ties falo.

Specifa aspekto de lia registado koncernas la starigon de la Somala lingvo kiel lingvo kaj oficiala kaj de instruado. Ĝis tiam la instruaj lingvoj estis la koloniaj kaj la somala eĉ ne skribiĝis; por tio oni elektis la latinan alfabeton anstataŭ la araba hegemonia en tiu mondoregiono.

Aliancoj[redakti | redakti fonton]

Alia aspekto de lia registado estis la kreado de la koncepto pri Granda Somalio (Soomaaliweyn), kio aludas tiujn regionojn de la Korno de Afriko kie etnaj Somaloj estas, loĝas aŭ reprezentis hisotrie la hegemonian populacion. Granda Somalio enhavus Somalion, Ĝibution, Ogadenon kaj la Nordorientan Provincon (la du lastaj estas nuntempe administrita de Etiopio kaj Kenjo, respektive) tio estas la regionoj de la Korno de Afriko loĝataj preskaŭ nur de somaloj.[2][3][4]

Dum la malvarma milito, Sovetunio kaj Usono interesiĝis pri Somalio pro ties geografie strategia situo, ĉe la enirejo de la Ruĝa Maro. La registaro de Siad Barre havis dekomence la helpon de Sovetunio. Sed li perdis tiun subtenon en 1977, kiam Somalio klopodis la aldonon de Ogadeno, regiono de Etiopio (lando same subtenata de Sovetunio), cele al la kreado de la Granda Somalio. Dekomence la somalia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan teritorion, sed tiam Sovetunio ege helpis Etiopion, kaj same la aliaj komunismaj landoj, kaj tiu lando rekuperis la regionon. Li tiam forigis la sovetuniajn konsilantojn, rompis la traktaton de amikeco kun Sovetunio, kaj turniĝis al Okcidento. Usono eniris tiam en lalando kaj estis, ĝis 1989, internan potencon, enmetante ĉirkaŭ 100 milionoj da dolaroj ĉiujare kiel ekonomia kaj milita helpo.

En 1977, Siad Barre ludis gravan rolon kiam, la 17a kaj 18a de oktobro, palestina roto de nome Martiro Halimeh, proksima de la PFLP kaj de la RAF, forkaptis la flugon 181 de la Lufthansa al Mogadiŝo. La germana kanceliero Helmut Schmidt kaj Siad Barre negocis por lasi la roton de lukto kontraŭterorisma GSG-9 interveni ĉe la flughaveno de Mogadiŝo por liberigi la ostaĝojn.

Falo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1980-aj jaroj, en la nordo de la lando, la Somalia Nacia Movado (SNM) de la klano Issak, armiligita kaj trejnita de Etiopio, kontraŭis al Siad Barre kaj gajnis rapide teritorion. Okazis perforto de la regula armeo kontraŭ civiluloj, kaj inter 50,000 kaj 60,000 mortintoj el 1988 al 1990[5], kiu tiam iĝis unue el la plej mortigaj konfliktoj sur la kontinento. Siad Barre estis fine forigita la 26an de januaro de 1991. Ali Mahdi Muhammad sukcedis lin ĝis novembro de 1991, sed neniam sukcesis kontroli politike aŭ milite la tutan teritorion.

Post eliri el Mogadiŝo en januaro de 1991, Siad Barre restis en la sudookcidento de la lando, regiono kontrolita de lis bofrato Mohamed Said Hersi. Li klopodis dufoje reprenis la povon en Mogadiŝo, sed, en majo de 1992, li estis venkita de la armeo de la generalo Aïdid kaj estis devigita ekziliiĝi. Li iris al Najrobo, sed, post du semajnoj, antaŭ la kontraŭstaro de opoziciantaj grupoj ĝuantaj la helpon de la kenja registaro, li instaliĝis finfine en Niĝerio. Li mortiĝis la 2an de januaro de 1995 en Lagoso pro koratako. Li estis entombigita en sia naskiĝloko en Somalio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Traduko de la artikolo de la angla kaj franca Vikipedioj: Siad Barre.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary: Siad Barre
  2. La nacian censon de 1994 oni prokrastis en la Somala Regiono ĝis 1997. FDRE States: Basic Information - Somalia, Population (accessed 12 March 2006)
  3. Francis Vallat, First report on succession of states in respect of treaties: International Law Commission twenty-sixth session 6 May-26 July 1974, (United Nations: 1974), p.20
  4. Africa Watch Committee, Kenya: Taking Liberties, (Yale University Press: 1991), p.269
  5. angle Informo de 'African Watch de 1990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]