Siberia lariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Siberia lariko
Siberia lariko en la Botanika Ĝardeno de Montrealo
Siberia lariko en la Botanika Ĝardeno de Montrealo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Lariko Larix
Larix sibirica
Ledeb.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj

Larix russica

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La siberia lariko (Larix sibirica) estas frostorezista arbo indiĝena en okcidenta Rusujo, ekde proksime de la suoma limo ĝis la jeniseja valo en centra Siberio, kie ĝi hibridigas kun la daura lariko (L. gmelinii) de orienta Siberio; la hibrido estas konata kiel Larix × czekanowskii .

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda ĝis granda decidua konifero atingante altecon de 20-50 m, kun trunko ĝis 1 m de diametro. La arbokrono estas konusforma kiam juna, iĝante larĝa kun aĝo; la ĉefbranĉoj estas ebenaj ĝis leviĝantaj, kun la flankobranĉoj ofte pendantaj. La ŝosoj estas dimorfaj, kun kresko dividita en longajn ŝosojn (tipe 10-50 cm longaj) kaj portante plurajn burĝonojn, kaj mallongajn ŝosojn nur 1-2 mm longaj kun nur ununura burĝono. Tiu palearktisa specio estas plej facile diferencigata de la parenca eŭropa lariko per la ŝosoj estantaj lanugaj (senharaj ĉe eŭropa lariko). La folioj estas pinglo-similaj, hele verdaj, 2-5 cm longaj, kaj estiĝante klare flavaj antaŭ ol ili falas en la aŭtuno, postlasante la palajn flav-ledkolorajn ŝosojn nudaj ĝis la venonta printempo.

La masklaj kaj femalaj strobiloj aparte estiĝas sur la sama arbo; polenado okazas dum la frua printempo. La masklaj strobiloj estas solecaj, flavaj, globformaj ĝis oblongaj, kun diametro de 4-8 mm, kaj produktas senflugilan polenon. La maturaj inaj strobiloj rekte staras, estas ovoformaj-konusoformaj, longas 2-5 cm, kun 30-70 vertikalaj aŭ iomete kurbigitaj (ne refleksitaj) kaj lanugaj semoskvavoj; ili estas verdaj, varie ardante ruĝaj kiam nematura, estiĝante brunaj kaj malfermiĝante por liberigi la flugilhavantajn semojn kiam maturaj, 4-6 monatojn post polenado. La malnovaj strobiloj ofte restas sur la arbo dum multaj jaroj, estiĝante nebrile griznigraj. La minimuma sem-naskanta aĝo estas 10-15 jarojn.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia putradorezisto, larikoligno estas speciale valora por palisoj, fostoj, ŝpaloj, kaj minligno. Ĝi ankaŭ estas uzata tra la mondo en multaj ciklodromoj kiel bicikla konkursejo, ekzemple por la manĉestra ciklodromo kaj por la Krylatskoye-ciklodromo en Moskvo.

Ĝi estas kultivata en Kanado kaj en pli norda Usono en limigita mezuro, la unua fojo en 1806. Ĝi kreskas pli rapide ol multaj aliaj pingloarboj en malvarmaj regionoj, sed postulas plenan sunlumon. Se kreskigite en plantejoj ĝi devus esti konservita vaste spacigita, kaj intensa trafaligado estas postulata. La skvamoj de la strobiloj estas uzataj kiel manĝaĵo de la raŭpoj de Cydia illutana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]