Sidarto (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sidarto)
Siddhartha
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hermann Hesse
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1922
Ĝenro filozofia romano • romano pri disvolviĝo
Loko de rakonto Barato
vdr
Kovrilpaĝa Ilustraĵo Uday K. Dhar

Sidarto (1922) estas romano de Hermann Hesse (1877–1962). Subtitolita “Hinda poezia rakonto” ĝi temas pri juna bramano kaj samtempulo de la fondinto de budhismo Gotamo Budho.

  • Hesse venis el familio de kristanaj misiistoj. Lia patrino, Marie Gundert, naskiĝis en Hindujo, kaj Hesse vojaĝis al tiu lando en la 1910-aj jaroj kaj studis orientajn religion kaj filozofion. Hesse, kiu taksis sin religia persono, tamen malakceptis la rigidecon de la establitaj kristanaj eklezioj.
  • La romano respegulas lian propran spiritan vojaĝon. Sidarto estas filo de bramano kiu forlasas la gepatran domon post demandi sin : “ĉu ekzistas alia serĉinda vojo? Aĥ, kaj neniu montris tiun vojon, neniu konis ĝin, nek la patro, nek la instruistoj kaj saĝuloj nek la sanktaj oferkantoj!” (p. 11) Post multaj spertoj loĝante kun asketoj kaj post renkonti kaj alparoli la Budhon mem, Sidarto, konkludas ke, “vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn.” Tio estas kerna principo de Hesse kaj klarigas lian popularecon inter homoj kun sendependaj vidpunktoj kiuj ne sekvas la priskribitajn morojn de ilia socio, kiel ekzemple la hipioj en Usono en la 1960-aj jaroj inter kiuj la libro furoris.
  • La citaĵoj estas el la Esperanta traduko de Detlef Karthaus kiu aperis ĉe Mondial en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]