Siderurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel siderurgio oni nomas tiun industrion, kies ĉefa celo estas la elminado de karbofererco, la traktado de karbo aŭ la produktado fero kaj ŝtalo.

La termino siderurgio originas el la greka sideros, kiu signifas feron.

Jam en la bronzepoko kaj la sekva ferepoko la homoj komencis prilabori metalojn per altaj temperaturoj. Ĝis en la 18a jarcento forĝistoj metie prilaboris metalojn al varoj, armiloj kaj ornamaĵoj.

Pro la industriigo kaj la invento de ŝtalo, la forĝejojn anstataŭis ŝtaluzinoj kaj fabrikoj, kiuj povis surmerkatigi la produktojn dank‘ al favora amasproduktado. Ekestis la siderurgio. Pro la novaj teĥnologioj ebliĝis produktoj, kiuj antaŭe pro sia grandeco ne estus manipuleblaj, kiel ekz. reloj kaj lokomotivoj, kiuj antaŭenigis la industriigon, aŭ relative malmultekosta konstruŝtalo, sen tiu la konstruo de modernaj grandarkitekturaĵoj ne eblus. Ankaŭ la moderna veturilkonstruado ne penseblus sen produktiva siderurgio.

La ŝtaluzinoj kaj ŝtalprilaboraj fabrikoj setlis prefere en la proksimeco de koncernaj krudaĵotrovejoj. Gravaj starejoj en Germanio estas la Ruhr-regiono (speciale Duisburg), la distrikto Aachen kaj Sarlando, kie estas karbotrovejoj. En Usono, la siderurgio ekestis pro similaj kaŭzoj en la regiono de Pittsburgh. Ankaŭ en Svedio, evoluis surbaze de fererctrovejoj grava siderurgio. Ofte la eturboj proksimaj al la minoj kreskas al grandurboj.

Se la siderurgio en Germanio estis ĝis la 1960aj jaroj la motoro de la ekonomia miraklo, nun ekde la 1970aj jaroj la graveco de la siderurgio ege malkreskis. Post multaj ŝtalkrizoj la malnovaj industrilandoj koncentrigis la produktkapablojn je nur malmultaj starejoj kaj tiel neniigis multajn laborpostenojn. Nun la ŝtalindustrio produktas pli ol ekz. en la 1970aj jaroj kun malpli da laboristoj.

En la koncernaj regionoj kaj urboj, tiu ŝanĝo kondukis de monostruktura industrisocio al servosocio, sed plejofte ankaŭ kreskis la senlaboreco kaj iĝis daŭra fenomeno, tiel ke jam ekzistas homoj tie , kiuj neniam en sia vivo trovis laŭtarife pagatan dungadon.

Nun la siderurgio precipe troviĝas en la t.n. sojlolandoj, ĉar tie la salajroj estas ekspluece malaltaj kaj ofte ekzistas neniu aŭ nesufice mediprotekta leĝdonado.

Vidu ankaŭ