Sidnejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda urbo de Aŭstralio. Pri la samnoma urbeto en Kanado vidu al artikolon Sidney.
Sidnejo
angle: Sydney
urbo
Operejo en Sidnejo, unu el la plej konataj aŭstraliaj konstruaĵoj
Blazono
Oficiala nomo: Sydney
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Nova Suda Kimrio
Montaro Blua montaro
Haveno Port Jackson
Maro Marmana Maro
Partoj de Sidnejo Darling Harbour
Konata loko Operdomo de Sidnejo Ponto Harbour
Situo Sidnejo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 33° 52′ 10″ S 151° 12′ 30″ O / 33.86944 °S, 151.20833 °O / -33.86944; 151.20833 (mapo)
Areo 12 144,6 km² (1 214 460 ha)
Loĝantaro 4 504 469 (31.12.2009)
Denseco 370,9 loĝ./km²
Parko Reĝa Nacia Parko (Royal National Park)
Estiĝo 26-a de januaro 1788
Horzono AOST (UTC+10)
 - somera tempo AOST (UTC+11)
Poŝtkodo
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Operdomo de Sidnejo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2007 (#31)
Numero 166
Kriterioj i
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Vikimedia Komunejo: Sydney, Australia
Retpaĝo: www.cityofsydney.nsw.gov.au
Portalo pri Aŭstralio

Sidnejo, angle Sydney, la plej ampleksa kaj la plej loĝata urbo en Aŭstralio kaj en Oceanio,[1] estas ĉefurbo de Novsudkimrio. Sidnejo troviĝas en sudorienta marbordo de Aŭstralio ĉe la nordorienta bordo de la Tasmana Maro. Kun sia loĝantaro, kiu superas 4,5 milionojn da loĝantoj, la metropola regiono fariĝis la plej ampleksa municipo en Oceanio.[2] La loĝantoj de Sidnejo angle nomiĝas "Sydneysider", kaj konsistigas aparte kosmopolitisman kaj internacian loĝantaron[3] kaj unu el plej multkulturaj urboj en la mondo.[4][5][6]

La areo ĉirkaŭ Sidnejo estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj dum dekoj da jarmiloj.[7]

Sidejo de la unua britia kolonio en Aŭstralio, Sidnejo, estis fondita kiel punkolonio la 26-an de januaro 1788 ĉe malgranda golfo Sydney Cove[8][9], fare de la kapitanoArthur Phillip. La urbo estas konstruita sur montetoj ĉirkaŭ la netavolita kaj profunden en landon entranĉita golfo Port Jackson, kiu nun prefere nomiĝas Sydney Harbour, nome unu el plej grandaj naturaj havenoj de la mondo[10] kaj ĉe kiu hodiaŭ elstaras Sydney Opera House kaj Harbour Bridge.

Sinsekvaj koloniaj guberniestroj de Novsudkimrio helpis transformi la setlejon en prospera kaj sendependa metropolo. Ekde kiam punprizonula transportado finis meze de la 1800-aj jaroj la urbo iĝis tutmonda kultura kaj ekonomia centro.[11][12][13][14] La loĝantaro de Sidnejo je la tempo de la censo de 2011 estis de 4.39 milionoj da personoj.[15] Ĉirkaŭ 1.5 miliono el tiu totalo estis naskiĝinta eksterlande kaj reprezentas multecon de diversaj landoj el la tuta mondo. Estas pli ol 250 diversaj lingvoj parolataj en Sidnejo kaj ĉirkaŭ unu triono da loĝantoj parolas lingvojn krom la anglan en hejmo.[16][17]

En la ĉirkaŭaĵo de la metropolita areo etendiĝas naciaj parkoj kaj marbordaj regionoj, kiuj enhavas kvanton da golfoj, riveroj kaj strandoj, inkluzive de konata Bondi Beach. En la urbo estas ankaŭ multe da parkoj, krom aliaj ankaŭ Hyde Park kaj Royal Botanical Gardens (Reĝaj botanikaj ĝardenoj).

Sidnejo estas, dank' al datenoj de Universitato Loughborough rezultantaj el ties esploroj, envicigita inter la mondurbojn[18], kio konfirmas, ke Sidnejo estas monda centro de arto, modo, kulturo, amuzo, klerigado kaj turismo.

Sidnejo ankaŭ gastigis kelkajn ĉefajn internaciajn sportajn eventojn, kiel ekzemple 1938 British Empire Games, Someran Olimpikon en 2000, finalmatĉon Rugby World Cup 2003 kaj World Youth Day 2008. Ĉefa flughaveno en Sidnejo estas Flughaveno Sidnejo.

Vidindaĵoj

Turismaj allogaĵoj

Muzeoj

Parkoj

Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Sidnejo

Famuloj

Esperantistoj en Sidnejo

Vidu ankaŭ

La nomo Sidnejo povas celi ankaŭ la kanadan urbon Sidney (Brita Kolumbio) kaj supozeble ankaŭ aliajn lokojn. Krome, ankaŭ multaj homoj nomiĝas tiel (angle aŭ Sidney aŭ Sydney, en esperantigo ambaŭ Sidnejo, kiel persona aŭ familia nomo), ekzemple la poeto Sir Philip Sidney.

Eksteraj ligiloj

greke Sidnejo la Havena Urbo

Referencoj

  1. The most populous cities in Oceania. Blatant Independent Media (2010). Alirita 13a de Septembro 2014.
  2. Year Book Australia, 2009. Australian Bureau of Statistics. Alirita 2008-02-20.
  3. Designing for Diversity: the Multicultural City. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney. Australian Government Department of Immigration and Citizenship.
  4. . State of the states: New South Wales. The Conversation (2013). Alirita 13a Septembro 2014.
  5. Australia's multicultural hub. Australian Broadcasting Corporation (2007). Alirita 13a Septembro 2014.
  6. Designing for diversity: the multicultural city. Department of Social Services (2014). Alirita 13a Septembro 2014.
  7. Macey, Richard, "Settlers' history rewritten: go back 30,000 years", The Sydney Morning Herald, 2007. Kontrolita 5a de Julio 2014.
  8. Australia in the 1780s. Australian Children's Television Foundation and Education Services (2014). Alirita 13a Septembro 2014.
  9. Arthur Phillip The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay.
  10. Mason, Herbert. (2012) Encyclopaedia of Ships and Shipping.
  11. The world according to GaWC 2012. Loughborough University (2012). Alirita 31 August 2014.
  12. 2014 Global Cities Index. AT Kearney (2014). Alirita 20a Julio 2014.
  13. . The 25 most economically powerful cities in the world. CityLab (2014). Alirita 20a Julio 2014.
  14. Cities of opportunity. PricewaterhouseCoopers (2012). Alirita 21a Julio 2014.
  15. 2011 Census QuickStats: Greater Sydney. Australian Bureau of Statistics (2013). Alirita 26a de Julio 2014.
  16. "Sydney's melting pot of language", The Sydney Morning Herald, 2014. Kontrolita 13 September 2014.
  17. Population, dwellings, and ethnicity. .id (2014). Alirita 27a de Julio 2014.
  18. The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network, Loughborough University. Alirita 11-10-2009.

Galerio