Sidney Webb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Webb

Sidney James WEBB (naskiĝis la 13-an de julio 1859 en Londono, mortis la 13-an oktobro 1947) estis brita socialisto, ekonomikisto kaj reformisto.

Sidney Webb studis juron ĉe la Universitato de Londono.

Li edziĝis al Beatrice Webb in 1892. Lia nomo estas forte ligita al ŝi pro ilia profesia kunlaboro. Ili ambaŭ estis anoj de la Laborpartio kaj tre aktivaj en politikaj aferoj. Ambaŭ forte subtenis la Sovetunion, ĝis ili mortis. Ili verkis libron The Truth about Soviet Russia (La Vero pri Soveta Rusio, 1942).

Inter 1912 kaj 1927 li estis profesoro pri Publika Administrado ĉe la London School of Economics (LSE) – tre prestiĝa universitato.

Li estis elektita kiel parlamentano en 1923.

Li estis unu el la fondintoj de la Fabian Societo kun George Bernard Shaw.

Li ricevis la rangon Barono Passfield.