Sieĝo de Balĥo (1370)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timuro komandante la Sieĝon de Balĥo.

La batalo de Balĥo estis ŝlosila sukceso en la ascendo de Timur al povo, kaj establis lin kiel la reganto de la okcidento de Ĉagatajo en Transoksiano.

Batalo[redakti | redakti fonton]

En 1370 (laŭ kelkaj en 1369) Timur decidis ataki Huŝejn ĉe Balĥo. Post trapasi la riveron Amudarjo ĉe Termez lia armeo ĉirkaŭis la rekonstruitan urbon. La armeo de Huŝejn venis for de la urbo por ataki la trupojn de Timur, eble sugestante ke ili malkontentis esti sieĝataj. Same okazis la duan tagon de la batalo, sed tiam la soldatoj de Timur sukcesis eniri en la urbon. Huŝejn enfermiĝis ene de la citadelo, permesante al la soldatoj de Timur rabadi la urbon.

Konstatante ke ili dumlonge ne povos venki, Huŝejn proponis lasi Maŭarannahr kaj iri pilgrimi al Mekko se Timur pardonu sian vivon. Tamerlano konsentis tion, sed Huŝejn ne estis konvinkita ke li povas fidi. Post nesukcesa klopodo kaŝiĝi el la homoj de Timur, Huŝejn estis finfine kaptita kaj donita al Timur. Li plenmumis la literaron de sia promeso - Huŝejn estis mortigita de Kaj-Ĥusrau, estro kiu havis sangoŝuldon kun li.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Timurid Dynasty Arkivigite je 2013-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • René Grousset, L'empire des Steppes, versio francesa 1938 reedició 4ª 1965, i versió anglesa 1970. ISBN 0-8135-1304-9
  • Hodong Kim, "The Early History of the Moghul Nomads: The Legacy of the Chaghatai Khanate." The Mongol Empire and Its Legacy. Ed. Reuven Amitai-Preiss i David Morgan. Leiden: Brill, 1998. ISBN 90-04-11048-8
  • Beatrice Forbes Manz, The Rise and Rule of Tamerlane. Cambridge University Press: Cambridge, 1989. ISBN 0-521-63384-2
  • Mirza Muhammad Haidar. The Tarikh-i-Rashidi (A History of the Moghuls of Central Asia). Traduit per Edward Denison Ross, editat per N. Elias. Londres, 1895.