Sieĝo de Jerusalemo (1099)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sieĝo de Jerusalemo
Konflikto: Krucmilitoj
1099jerusalem.jpg
Konkero de Jerusalemo
Daŭro: 1099
Loko: Jerusalemo, Israelo
Rezulto: Pereiga venko de krucistoj
Flankoj
Krucistoj Fatima kalifujo
Komandantoj
Raimondo la 4-a de Saint-Gilles
Godefroi de Bouillon
Iftichar ad-Dawla
Forto
1 500 kavaliroj
12 000 infanteriaj soldatoj
1 000 membroj de la urba garnizono
Perdoj
nekonataj proksimume 40 000 soldataj kaj civilaj viktimoj
v  d  r
Information icon.svg

Sieĝo de Jerusalemo en la jaro 1099 daŭris de la 7-a de junio ĝis la 15-a de julio kaj ĝi signifis konkeron de la urbo fare de krucistoj, per kio finiĝis la unua krucmilito.

Antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Post tio, kiam la krucistoj en junio en 1098 sukcese okupis Antioĥion, ili restis ĉi tie jam dum la resto de la jaro. Tra la urbo intertempe trapeliĝis epidemio, al kiu subiĝis ankaŭ de la krucistoj la estimata Adhémar z Le Puy, la papa legato kaj la normana nobelo Bohemundo de Tarent komencis pretendi la tutan Antioĥion por si. Norde de tie ĉi sur supra Eŭfrato intertempe estiĝis la unua el la krucistaj ŝtatoj - Graflando de Edessa, kie regis Baldueno de Bouillon. Inter la krucistaj komandantoj estis disputoj pro tio, kien militiri plu. La tedigita Raimondo la 4-a de Saint-Gilles detiris el Antioĥio en fortikaĵon Ma'arrat al-Númán. Fine de la jaro parto de la kavaliroj kaj la infanterianoj decidiĝis militiri kontraŭ Jerusalemo je propra risko.