Sieĝo de Jerusalemo (1244)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Frederiko la 2-a gvidis la Sesan krucmiliton al la Sankta Lando en 1228, kaj postulis la reĝecon de Jerusalemo sur rajto de sia edzino, reĝino Jolanda de Jerusalemo, kiu heredis la titolon de "Reĝino de Jerusalemo" de sia patrino, Maria de Montferrat, edzino de Johano de Brienne.

Grandeco de la armeo de Frederiko la 2-a kaj lia reputacio ene de la islama mondo estis sufiĉaj por reakiri Jerusalemon, Betleĥemon, Nazareton kaj kelkajn najbarajn kastelojn sen perforto. Tiuj estis reakiritaj per traktato kun la ajubida sultano Al-Kamil. Tamen, Jerusalemo ne restis por longa tempo en kristanaj manoj, ĉar ekzistis ne sufiĉe da teritorio ĉirkaŭe sub kristana regado kaj tial estis neeble konservi la pacon.

La ajubidoj invitis la ĥorazmajn klanojn por rekonkeri la urbon. En la sieĝo la 15-an de julio 1244 la ĥorazmanoj tute detruis Jerusalemon, lasante ĝin en ruinoj kaj senutila kaj al kristanoj kaj islamanoj. La Sepa krucmilito sub Ludoviko la 9-a (Francio) estis instigita per tiu masakro, sed ĝi plenumis malmulton krom anstataŭigi la ajubidojn kaj ĥorazmanojn kun la pli potencaj mamelukoj kiel la ĉefaj kontraŭuloj de la krucistoj en 1250.